"Strataj Skizoj"— ekspozicio de Viktor Pinĉuk okazis en Sebastopolo (Krimeo)

Ĵaŭdo, la 22-a de februaro 2024

Emblemo de la aŭtoro.

Vendredon, la 16-an de februaro, rusaj Vikinovaĵoj vizitis la inaŭguron de la fotoekspozicio de la rusa vojaĝanto, aŭtoro de la lernolibro "La Bazoj de la Fotografia Arto", Viktor Pinĉuk en Sebastopolo (Krimeo).

La projekto estis konceptita kaj efektivigita en virtuala formo; ĉi tio jam estas la dua sperto uzi la novan metodon de loĝanto de Krimeo. Kaj la organizanto estis Sebastopola Centro por Kulturo kaj Arto.

La ekspozicio, kiu inkludis materialojn kolektitajn dum preskaŭ dudek jaroj da vojaĝoj kaj longaj ekspedicioj ĉirkaŭ la planedo, estis nomita "Strataj Skizoj", kio sufiĉe precize spegulas ĝian enhavon. Scenoj el la vivo de aborigenoj el foraj landoj de Afriko, Azio, Latin-Ameriko kaj Oceanio estis kaptitaj de la aŭtoro, kiu hazarde trovis sin en la ĝusta loko en la ĝusta tempo.

La aranĝo okazis en la Popola Fotoklubo "Brigo". La publiko konsistis ĉefe el fotistoj, kio ebligis pli precize kaj profesie taksi la verkojn de la aŭtoro. Pinĉuk komentis ĉiun foton, kvazaŭ provizore translokante la partoprenantojn al alia, parte paralela mondo, envolvante ilin en ekzotan etoson de foraj vojaĝoj tra nekonataj anguloj de la terglobo, kiujn ne ĉiuj havos ŝancon viziti.

Originala raportaĵo
Ĉi-tiun artikolon verkis Виктор Пинчук speciale por Esperanto Vikinovaĵoj. Ĝi enhavas materialojn aŭ esplorojn, pli frue ne publikigitajn, kiun verkis la aŭtoro. Vi rajtas libere kaj sen pago kopii, disvastigi kaj korekti ĉi-tiun artikolon diverscele, ankaŭ por komerco, tamen vi nepre devas mencii la aŭtoron, ĉi-fonton kaj licencon. Ekzemple, tiel: Виктор Пинчук; Vikinovaĵoj; CC BY 2.5. Vi ankaŭ nepre devas indiki ŝanĝojn, se ili okazis. La licencon de la ilustraĵoj ĝustigu ĉe Komunejo.

Kelkaj el la prezentitaj verkoj redakti

Fontoj redakti