Defendante Patrolandon pereis historiisto kaj vikipedisto Jurij Luŝĉaj

Sabato, la 13-a de aprilo 2024

La 10-an de aprilo en Ukrainiaj amaskomunikiloj aperis informo pri morto de ukrainia historiisto kaj fama ruslingva vikipediisto Jurij Luŝĉaj (Юрій Володимирович Лущай). Li pereis la 28-an de marto 2024, pro la rusa milito kontraŭ Ukrainio ĉe vilaĝo Ivanivske (Baĥmuta distrikto, Donecka provinco, Ukrainio) dum rusia amasa artileria bombardado.

Jurij Volodimiroviĉ Luŝĉaj naskiĝis la 10-an de februaro 1982 en urbo Kramatorsko (Donecka provinco) en familio de laboristoj de la Novokramatorska Maŝinkonstrua Fabriko. De frua aĝo interesiĝis pri historio, kaj en 2006 li studentiĝis pri la magistroprogramo ĉe la Fakultato de Historio en Ĥarkiva Ŝtata Universitato. Liaj profesia intereso estis la historio de Ukrainio dum Antikva Rusio, la kulturo de la slavaj popoloj dum la Mezepoko (precipe Antikva Rusio, Pollando kaj Bulgario) kaj slava lingvistiko. Li posedis malnovrusan, rusan, ukrainan, belorusan, bulgaran kaj polan lingvojn. En 2010-aj jaroj, li studis ĉe la Fakultato de Historio de la Nacia Pedagogia Universitato de Ĥarkiv, kie iĝis kandidato pri Historiaj Sciencoj. Jurij Luŝĉaj estis pedagogo kaj esploristo. Li estis aŭtoro de dekoj da artikoloj, la lasta el kiuj estis dediĉita al la informoj de Marko Polo pri Rusio, publikigita en la revuo Northern Chronicle n-ro 1 por 2024 jaro.

Krom profisia historia esplorado li ek de 1995 verkis poezion en la ukraina. Ek de 2018 li verkis prozon. En 2023 li publikigis kolekton de siaj poemoj. La 30-an de januaro 2024 li verkis poemon, kiun li petis de sia fratino publikigi post sia morto:


Боже, спаси наші душі, бо тіло ніхто не спасе,
У кровавій бій нас посилають, у саме пекло йдемо,
Ніхто з нас навіть не знає, чи в цей раз пронесе,
Або під дощем куль та снарядів загинемо.
Боже, спаси наші душі, бо останні залишились хвилини,
У подиху тільки пам’ять про колишні щасливі дні,
Важко дивитись, коли помирає близька тобі людина,
Але бій ніяк не вщухає і треба до кінця дійти.
Боже, спаси наші душі, та із пекла забери в рай,
Ми за свободу боролись скільки було наших сил,
Українській народе, про нас ніколи не забувай —
Своїми пораненими тілами ми в окопах закрили тил.


Jurij Luŝĉaj

Jurij Luŝĉaj registriĝis en Vikipedio en 2009 nome Uzanto:Юрий Владимирович Л. en ruslingva parto, kaj de tiu tempo faris 85 745 korektojn. En julio de 2012 li ricevis rajtojn de patrolanto. En 2018 dum administriĝo li ricevis 93% voĉojn por lia posteniĝo. En tiu jaro la subteno estis plej forta inter aliaj kandidatoj por administratiĝo. En 2015, 2017 kaj 2020, li estis elektita al la Arbitracia Komitato - la supera plenuma potenco en ruslingva vikipedio.

Uzanto:Юрий Владимирович Л. kreis 179 artikolojn, ĉefe pri historiistoj. Dum lasta monato de partopreno en Vikipedio, li okupis la 122-an lokon en furorlisto de redaktoj inter ĉiuj partoprenantoj en la ruslingva parto.

La 6-an de aprilo 2022 Jurij Luŝĉaj kaj lia familio translokiĝis al okcidentukrainia vilaĝo Veliki Luĉki (Mukaĉeva distrikto, Transkarpata regiono). Li kelfoje provis aliĝi al Militaj Fortoj de Ukrainio, sed dum longa tempo oni rifuzis lin. La 30-an de januaro 2023 li militistiĝis en rango pafisto. Li batalis en Novjorko proksime de Horlivka, proksime de Andriivka, Kliŝĉiivka, Baĥmuto kaj en Konstantinovka. En junio 2023 la komandaro plialtigis lian rangon de supera soldato.

La 13-an de decembro 2023, li skribis en Vikipedia Uzantopaĝo:

Mi faras la plej multajn redaktojn en hospitaloj, kaj se ne estas redaktoj dum longa tempo, tiam mi ne havas ĉi tiun ŝancon. Se ne estas redaktoj ene de monato, tiam mi ne plu estas viva.
Jurij Luŝĉaj

La 25-an de marto 2024 Jurij Luŝĉaj faris la lastan redakton en Vikipedio. La 28-an de marto 2024, li estis konsiderata malaperinta, kaj poste oni sciis, ke tiutage li mortis ĉe vilaĝo Ivanivske. Li estis entombigita la 10-an de aprilo en vilaĝo Veliki Luĉki.

La 11-an de aprilo 2024, la administranto de la ruslingva parto de Vikipedio Uzanto:Полиционер kreis temon ĉe Vikipedia forumo pri la morto de Jurij Luŝĉaj, kie multaj dekoj da ruslingvaj vikipediistoj esprimis kondolencon pro la morto de sia kolego.

Administranto de ruslingva parto de vikipedio Uzanto:Lesless skribis:

Ĝenerale mi ne skribas laŭ similaj kaŭzoj, sed nun ne povas silenti. Ni kune laboris en Arbitracia Komitato-30. Kaj mi volas substreki, Юрий Владимирович Л. nek en iu senco estis malamiko de Rusio. Юрий Владимирович Л. estis sciencisto, natura intelektulo. La okazaĵon ne eblas senkulpigi, kaj la okazo ne havas preskriptan periodon.
Uzanto:Lesless

Bedaŭrinde Jurij Luŝĉaj (Uzanto:Юрий Владимирович Л.) estas ne la unua viktimo de la milito inter vikipediistoj, kvankam li estas sola pereinta administranto de ruslingva parto.

La 23-an de majo 2014 en vilaĝo Karlivka (Pokrovska distrikto, Donecka provinco) pereis ukraina vikipedisto Oleg Kovaliŝin (Uzanto:Raider). La 14-an de marto 2022 dum defendado de Mariupolo en Gorenka pereis ukraina vikipedisto Nikolaj Kravĉenko (Uzanto:Микола Кравченко). La 20-an de marto 2022 ukraina matematikisto kaj poeto Konstantin Olmezov (Uzanto:Fractalone), studanta en Rusio, sinmortigis pro la rusia invado al Ukrainio en 2022. Li difinis siajn kialojn:

... Mi estis seniluziigita pri la homo kaj la homaro entute... kiam en la 21-a jarcento armeo atakas noktomeze tute fremdan landon, kiu tute ne danĝeris. ... kaj ĉiu soldato komprenas, kion li faras kaj ŝajnigas, ke li ne estas komprenata. Kiam la ministro de ĉi tiu lando diras "ni ne atakis", kaj ĵurnalistoj ripetas lin. Kaj ĉiu ĵurnalisto komprenas, ke tio estas mensogo kaj ŝajnigas, ke li ne komprenas. Kiam milionoj da homoj rigardas tion kaj komprenas, ke tio, kio okazas, estos je ilia konscienco kaj historio, kaj ili ŝajnigas, ke ili havas nenion komunan kun ĝi...
Konstantin Olmezov

Vere, inter la mortintaj vikipediistoj estis ankaŭ batalintaj en rusia armeo. La 16-an de marto 2023, apud Lisiĉansko (Luhanska provinco, Ukrainio), pereis vikipediisto Vadim Sokolov (Uzanto:Sokolrus). Li ankaŭ estis historiisto. Vadim Sokolov libervole aliĝis al rusia armeo.

La 29-an de januaro 2024, vikipediisto Uzanto:Хедин honorigis Jurij Luŝĉaj per vikipedia ordeno "Honora Administranto", kun la komento: "Pro aktiva partopreno en la ruslingva parto de Vikipedio, malgraŭ la doloro kaj malbono, alportita al via lando de la tiel nomata "Rusa mondo".

Ĝuste monaton poste, la 29-an de februaro 2024, Jurij Luŝĉaj notis en intervjuo:

Mi tre amas Ukrainion kaj mi volas, ke ĉi tie ne restu eĉ unu sola malamiko. Post la venko, mi volas vidi mian renaskiĝitan Kramatorskon florantan, mi volas ke mia hejmurbo, kiel aliaj setlejoj en Donbaso, plukresku, entreprenoj laboru, kaj ĉiuj fuĝintoj revenu hejmen.
Jurij Luŝĉaj

Kaj unu monaton poste li forpasis, kaj li ne plu vidus sian denaskan Kramatorskon floranta.

Fontoj redakti