Finiĝas la 9-aj Mondaj Ludoj en Kalio, Kolombio

5-a de aŭgusto 2013

Delegitara parado

Kalio, Kolombio — Ĉirkaŭ 40.000 personojn ĉeestis hieraŭ nokte la ferman ceremonion de la Mondaj Ludoj de 2013.

La amasa evento komenciĝis je la 8:00 ptm loka horo per 4-minuta video kun mesaĝoj de dankemo el la sportistoj kaj bildoj de la ludoj dum la tagoj de la konkurado. Post la video okazis la delegitara parado kune kun la 3.500 volontuloj kiuj helpis en la ludoj. Sekvis la Nacia Himno de Kolombio fare de José Aguirre kiu ĝin ludis per trumpeto.

La Urbestro de Kalio, Rodrigo Guerrero, estis kiu unue parolos kaj laŭdis la gastigemon kaj helpemon de la urbanaro kun la eksterlandanoj kaj la amasan ĉeeston en la diversaj ludoj. Entute 408.000 ĉeestis en ĉi tiuj Mondaj Ludoj, la nombro superis al tiu de 2009, kiam Kaoŝiung, Taivano okazigis la ludojn. Kiam la urbestro dankis pro la apogo de la prezidanto Juan Manuel Santos, La ĉeestintaro fajfis malkontente, same kiel okazis dum la inaŭgura cereminio de la ludoj.

Parolado de Ron Froelich

Poste parolis fue Ron Froelich, prezidanto de la Internacia Asocio de la Mondaj Ludoj (IWGA), kiu denove dankis al la urbo kaj al la aranĝa komitato pro okazigi la ludojn kaj deziris ke Kolombio denove okazigu la ludojn en la estonteco. La prezidanto de IWGA fine donis premion al kolombiaj sportistoj, premio kiun ricevis nome de la Kolombia delegitaro la sketistino a Melisa Muñoz. Poste Adriana Ávila y Jéfferson Benjumea, gajnintoj de la ora medalo ĉe sportdanco stilo Salso, trandonis la flagon de la ludoj al la aranĝantoj de la venontaj ludoj de 2017, kiujn Vroclavo okazigos. La urbestro de la pola urbo, Rafał Dutkiewicz, invitis la ĉeestintojn ĉeesti la Mondajn Ludojn en tiu urbo.

Kantado de Carlos Vives

Post la solenaĵoj komenciĝis la spektakloj per la prezentado de la Junulara Salsa Simfonia Orkestro kiu ludis kaj dancis kazonojn pri la urbo. Sekvis "Herencia de Timbiquí", grupo kiu miksas sonojn el la Pacifika marbordo kun pli moderna muziko. Poste ludis la loka rokbando "Superlitio". La lasta artisto estis "Carlos Vives". Finfine fajr-artaĵa spektaklo fermis la ludojn.


Fontoj

 
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.