Finiĝas la dua tago de konkurado de Fluganta Telero ĉe la Mondaj Ludoj de 2013

30-a de julio 2013

Kalio, Kolombio

Japana Delegitaro.

Ĉe la stadiono Pascual Guerrero de la Urbo Kalio disvolviĝis la antaŭ lasta tago de Fluganta Telero (Ultimate Frisbee) kadre de la Mondaj Ludoj de 2013.

La unua matĉo de la tago estis inter la delegitaroj de Britio kaj Japanio je la 8:30 a. m. loka horo. La britoj komenciĝis gajnante sed la japanoj rapide kontraŭstaris, kaj proksimume je unu horo la matĉo estis egalite po 9 goloj por ĉiu teamo. Ekde tiam la japanoj pli bone ludis kaj finfine gajnis 10-13.

La dua matĉo matena estis inter la lokuloj, Kolombio, kontraŭ Usono. La ĉeestantaro neniam ĉesis apogi la lokan teamon, kvankam la matĉo estis facila por la vizitantoj. La usonanoj, altaj kaj rapidaj, profitis la malkoncentriĝon de la kolombianoj kaj venkis ilin 7-13 post duon horo.

Ni ne ludis bonan matĉon. Ni eraris.
Luis Miguel Ibargüen, Kolombia ludanto.
Kanado kontraŭ Aŭstralio.

Dum la lasta matena matĉo, Kanado kaj Aŭstralio havis matĉon plena je baroj. La matĉo iĝis malrapida pro la konstantaj faŭloj, kiuj haltigadis la matĉon. La aŭstralianoj komenciĝis gajnante kaj sukcesis gajni la matĉon 13-10, malgraŭ la bona reago fare de la kanadoj, kiuj dum momento plikomplikis la matĉon.

Post la duontaga paŭzo, Japanio kaj Usono ludis je la 4:10 ptm. Finfine sukcesis Usono gajni la matĉon, kiuj gajnis ĉion tiutage. Sekvis Kolombio kontraŭ Kanado. La Kolombianoj atingis novan venkon kaj ankoraŭ povas havigi al si medalon. La lasta matĉo estis inter Aŭstralio kaj Britio. Aŭstralio venkis denove, siaparte, la Britoj ankoraŭ ne sukcesas gajni matĉon.

Hodiaŭ finiĝos la konkurado per la matĉoj Kanado-Japanio, Kolombio-Aŭstralio kaj Britio-Usono. La plej bonaj ludos vespere por havigi al si la medalojn.

Fontoj

 
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.