Merkredo, la 28-a de julio 2010

Hieraŭ vespere (laŭ UTC) Mozilo eldonis la duan beta-version de la TTT-legilo Firefox 4.0.

La ĉefaj diferencoj de la unua beta-versio estas:

  • Ĝerma funkcio "Aplikaĵaj folioj".
  • CSSaj Transiroj (Transitions — ekzemple por malrapide kaj laŭgrade ŝanĝi la koloron de io de nigra al blanka). La CSSaĵoj dume uzas la prefikson "-moz-".[1]
  • Gravaj plirapidigaj ŝanĝoj en la plenumilo de JavaScript.
  • Gravaj ŝanĝoj pri registrado de XPCOMaj konsistaĵoj.
  • En Vindozo kaj Mac OS X la langetoj nun defaŭlte estas supre. En la Linuksan version tio venos kun aŭ post aliaj ŝanĝoj de la aspekto.
  • Laŭtavola memorado de bildigaĵo (plirapidigas interalie rulumadon, precipe de paĝoj konsistantaj el rulumeblaj kaj konstantlokaj pecoj).

La nova beta-versio estas disponebla en 24 lingvaj versioj, en lingvoj en kiujn estis tradukitaj la novaj teksteroj (ne inkluzivas Esperanton).

Aplikaĵaj folioj

 
La plej maldekstra langeto apartenas al aplikaĵa folio (hispanlingve).

Aplikaĵa folio estas speco de folio destinita speciale por ofte uzataj TTT-aplikaĵoj. Ĝi celas staton pli stabilan ol ordinara foliumado, kaj estas parte simila al "eka paĝo", kiu tradicie malfermiĝis ĉe ĉiu starto de la TTT-legilo.

Nun aplikaĵaj folioj ankoraŭ diferencas nur per tio, ke ili havas malgrandajn langetojn kaj estas ĉiam maldekstre de la ordinaraj folioj. Por fari ordinaran folion aplikaĵa folio ("fiksi" ĝin), elektu en ĝia kunteksta menuo la menueron, kiu angle nomiĝas "Make into App Tab", kaj en aliaj lingvoj "Fari la folion aplikaĵa folio" aŭ "Fiksi la folion".

Oni intencas, ke aplikaĵaj folioj estu ĉiam restarigataj ĉe restarto de la programo, kaj ke "eksteraj" ligiloj de tie ĉiam malfermigu novajn foliojn anstataŭ ŝargigi la "eksterajn" paĝojn ene de la sama folio.

Notoj

Fontoj