Kosma iksradia observatorio «Spektro-RG» prezentis la aktualigitan katalogon de iksradiaj fontoj

Lundo, la 20-a de majo 2024

Kosma iksradia observatorio "Spektro-RG"

Ek de la 12-a de decembro 2019 ĝis la 7-a de marto 2022 la ART-XC-teleskopo nomone Pavlinskij (la rusia parto de kosma oservatorio Spektro-RG) senhalte skanadis la ĉielan sferon en malmolaj iksradioj. Unu periodo de skanado daŭris 6 monatojn. Rezulte de tio la tuta ĉielo estis skanita almenaŭ kvarfoje, kaj 40% de la ĉielo estis skanita kvinfoje. Post tio la ART-XC-teleskopo faris profundan esploron de la galaksia ebeno dum jaro kaj duono, ĝis oktobro de 2023, kaj poste ĝi rekomencis skanadon de la tuta ĉielo.

Dum la jaro kaj duono, esploristoj de Instituto de Kosmaj Esploroj de la Rusia Akademio de Sciencoj (IKE RAS) kompilis iksradian mapon de la ĉielo bazitan sur datumoj kolektitaj ĝis marto de 2022. Samtempe ili komparis iksradiajn kaj optikajn fontojn sur la mapo.

La rezulto de ĉi tiu laboro estis katalogo de iksradiaj fontoj, malkovritaj dum la esplorado SRG/ART-XC en 2019–2022, la "Katalogo de Kvin Enketoj" (ARTSS1-5). La katalogo estis prezentita en artikolo publikigota en la revuo Astronomy and Astrophysics.

La nova katalogo signife superas pli fruan (la unuan) katalogon de SRG/ART-XC, bazitan sur datumoj de la unuaj du ĉielskanaĵoj (de decembro de 2019 ĝis decembro de 2020). La ĉefa diferenco estas pli ol duoble pli granda nombro de novtrovitaj iksradiaj fotonoj.

La katalogo inkluzivas 1 545 iksradiajn fontojn. Granda parto de ili estis konata de antaŭaj esploroj de la ĉielo fare de diversaj observatorioj. Tamen, proksimume 10% de la registritaj fontoj estas novaj, kio estas grava atingo.

Tiucele estis farita optika spektroskopio per la 1,6-metra AZT-ZZIK-teleskopo de la Sajana Suna Observatorio kaj la 1,5-metra rus-turka teleskopo. Nun 1 463 objektoj el la ARTSS1-5-katalogo estis identigitaj kaj klasifikitaj. La ceteraj 82 objektoj troviĝas en la suda parto de la ĉielo, kiun rusiaj optikaj teleskopoj ne povas atingi.

Proksimume 900 klasifikitaj objektoj estas aktivaj galaksiaj kernoj. Ĉi tiuj estas superpezaj nigraj truoj en la centroj de malproksimaj galaksioj al kiuj aktive falas materio, ĉirkaŭanta ilin. Ankaŭ en la katalogo ĉeestas preskaŭ 200 variaj steloj, kies sistemo konsistas el blanka nano kaj falanta materio. La variaj steloj situas en nia Galaksio.

La unua esploro SRG/ART-XC

La katalogo enhavas multajn aliajn interesajn objektojn: neŭtronajn stelojn kaj nigrajn truojn, stelojn kun varmaj koronoj, restaĵojn de supernovuoj, galaksiamasojn. La plej kompletaj informoj pri SRG/ART-XC-fontoj baldaŭ estos prezentitaj en libere konsultebla katalogo-retejo.

Konforme al la nuna programo de la observatorio Spektro-RG, la esploro de la tuta ĉielo per la ART-XC-teleskopo daŭros ĝis la fino de 2025. Ĉi tio ebligos al sciencistoj denove ĝisdatigi la katalogon. Oni atendas ke la riĉeco de la fina katalogo proksimume duobliĝos.

La kosma observatorio Spektro-RG, konstruita en NPO Lavoĉkin (parto de la Ŝtata Korporacio Roskosmos), estis lanĉita la 13-an de julio 2019 de Kosmodromo Bajkonuro. Ĝi estis kunlabore kun Germanio. La observatorio estas ekipita per du unikaj iksradiaj spegulaj teleskopoj: ART-XC nome Pavlinskij (IKE RAS, Rusio) kaj eROSITA (MPE, Germanio). La teleskopoj estas instalitaj sur la kosma platformo Navigator (produktita de NPO Lavoĉkin), adaptita al la taskoj de la projekto. La ĉefcelo de la misio estas produkti tutĉielan mapon en la molaj (0,3–8 keV) kaj malmolaj (4–20 keV) intervaloj de la iksradia spektro. La observatorio situas en Lagranĵa punkto L2. Scienca direktoro de la observatorio "Spektro-RG" estas akademiano Raŝid Sjunjajev.

Fontoj redakti