Sezonoj publikigas represon de la dua eldono de La Hobito

Vendredo, la 7-a de junio 2013

Dosiero:The Hobbit at San Diego Comic Con 2012.jpg
La Hobito ĉe la Comic Con 2012 en San Diego, Usono.

La rusa eldonejo Sezonoj ĵus publikigis represon de la dua eldono de La Hobito, mondkonata verko de J.R.R. TOLKIEN, kadre de la naŭa volumo de la libroserio Mondliteraturo. Tradukita de Christopher J. Gledhill kaj William Auld (nur la poemoj), La Hobito aperis unuafoje en Esperantujo dum 2000 kaj reaperis en 2005, ambaŭokaze rapide vendiĝis, kaj nun reaperas kun etaj komposteraroj korektitaj. Ĉifoje oni ankaŭ atendas bonan vendadon de la libro, danke al la filmo La Hobito: Neatendita Vojaĝo (The Hobbit: An Unexpected Journey) , kiu estas la unua de triparta filmserio kaj baldaŭ estos lanĉota la dua parto.

La 224-a paĝa libro enhavas trikoloran kovrilon de Maŝa Baĵenova, kiu ankaŭ dizajnis 19 bildojn por la libro (po unu ĉapitre), mapon kaj etimologiajn klarigojn pri nomoj de la verkoj de Tolkien.

La libro ekde jam estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA, ĉe Sezonoj en Kaliningrado kaj ĉe Svetlana Smetanina en Moskvo je 18 . La mirfabelo ankaŭ estos vendata je speciala prezo rabatita dum la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazontaj en Utena, Litovio kaj la 29-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto en Poznano, Pollando . La kvinan ĉapitron de la libro eblas senkoste legi ĉe la arĥiva retejo de La Balta Ondo.


Fontoj