Tokio okazigos la Somerajn Olimpiajn Ludojn de 2020

7-a de septembro 2013

Bonaero, Argentino — La japana ĉefurbo, Tokio gastigos la Somerajn Olimpiajn Ludojn. Tiel anoncis la Prezidanto de la Internacia Olimpia Komitato (COI) dum la 125-a seanco de COI. Tokio venkis Istanbulon, kiu siavice venkis Madridon dum malegaliĝo je 49 kontraŭ 45.

Tokio okazigis la Somerajn Olimpiajn Ludojn de 1964. La japana urbo ankaŭ estis elektata por okazigi la ludojn de 1940, kiuj tamen estis nuligitaj pro la dua mondmilito, kaj estis kandidato por okazigi la ludojn de 1960 kaj 2016.

Tokio atingis 60 voĉdonojn kontraŭ 36 de Istanbulo. La turka ĉefministro petis respekti la rezulton. La ĉefa kritiko al Japanio estis pro la akcidento en atomelektra centralo Fukuŝimo I. La registaro certigis ke la radiadon ne afektas la ĉefurbon tiulanda.

La aŭstereco en Hispanio kaj la sociaj konfliktoj en Turkio igis ke la COI elektu Tokion por gastigi ree la ludojn.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Tokio gana la sede de los Juegos Olímpicos 2020, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).

Eksteraj ligiloj

Oficiala retejo de Tokio 2020 (japane)