Ĉefurbo de Saud-Arabio estas atakita per misiloj kaj spavoj

Vendredo, la 11-a de septembro 2020

Rijado.


La 10-an de septembro la hutia movado, batalanta en Jemeno kontraŭ koalicio gvidata de Saud-Arabio, raportis pri sukcesa atako kontraŭ Rijado, ĉefurbo de Saud-Arabio. La ribeluloj uzis misilojn kaj spavojn kaj asertas, ke ili sukcesis trafi plurajn gravajn celojn. Saud-Arabio deklaris, ke ĝi sukcesis rebati la atakon.

Hutia proparolanto Jahja Sarea diris, ke la ribeluloj uzis misilojn Dul-Fakkar kaj tri spavojn Samad-3. "La atako estas respondo al konstanta eskaliĝo kaj daŭra blokado de nia lando fare de malamiko" skribis li en Tvitero. Li promesis daŭrigi la atakojn se Saud-Arabio ne ĉesigos la militadon en lia lando. Ĉi-semajne tio estas jam kvara atako de la hutioj kontraŭ Saud-Arabio.

Proparolanto de la koalicio Turki al-Maliki diris, ke la hutioj lanĉis misilojn kaj spavojn kontraŭ civilaj objektoj en Saud-Arabio, sed ne prezentis detalojn. Li aldonis ke samtage estis detektita kaj paffaligita spavo ŝarĝita je eksplodaĵoj kaj direktiĝanta al la urbo Naĝran, situanta proksime al landlimo kun Jemeno. Oni diras ke ankaŭ ĝi celis civilajn objektojn. Sume saudarabiaj trupoj raportis pri detruado de ses eksplodigaj spavoj.

Usona ambasadejo en Saud-Arabio severe kondamnis la hutian atakon kaj alvokis la internacian komunumon bojkoti Iranon kiel subtenanton de tiu ĉi grupo.

La hutia movado unuigas precipe anojn de la hutia tribo, tradicie loĝanta en la norda parto de Jemeno. En 2014 ili ekbatalis kontraŭ la registaro kaj forpelis ĝin el la lando. Sed tiu revenis en marto 2015 subtenata de koalicio de arabiaj landoj, gvidata de Saud-Arabio akompane de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ekde tiam en Jemeno daŭras kruela milito, kiun Unuiĝintaj Nacioj nomis la plej granda nuntempa humanitara katastrofo. Jam pereis pli ol 100 mil homoj kaj rifuĝintoj abundas en tiu malriĉega lando. Sendistinga bombado kaj senkompata militado okazas ekster ajnaj reguloj kaj konvencioj kaj jam kaŭzis malsategon, mortigintan milojn da civiluloj. 24 milionoj da jemenanoj (80% de la loĝantaro) komplete dependas de eksterlanda humanitara helpo, kies alveno malbundas.

La hutioj, forpelitaj el nordaj regionoj kaj blokitaj norde de Jemeno, ŝanĝis la taktikon kaj transiris al atakoj kontraŭ Saud-Arabio mem. En septembro 2019 sekve de spava atako kontraŭ naftominejoj de Saud-Arabio, naftoproduktado en la lando duoniĝis.

La hutiojn subtenas Irano, do fakte Jemeno iĝis batalejo de malrekta nedeklarita milito inter du malnovaj malamikoj — la sunaisma araba Saud-Arabio kaj la ŝijaisma persa Irano. Saud-Arabio estas tradicia aliancano de Usono, inkluzive en la kontraŭstaro al Irano.

Fontoj