Ĉinio blokas al Instagram pro fotoj de protesto en Honkongo

Dimanĉo, la 28-a de septembro 2014

La registaro de Ĉinio ordonis bloki la aliron al Instagram en la lando post protestoj en Honkongo, kiuj lasis 24 personojn vunditajn pro luktoj kontraŭ la polico.

La movadoj por-demokratiaj, okazintaj ĉi-dimanĉe en la azia lando, iĝis perfortaj post la uzado de larmiga gaso kaj gumpafaĵoj fare de la polico por disigi la centojn da personoj partoprenantaj.

La fotoj de la polica interveno alŝutiĝis al sociaj retejoj kaj iĝis virusaj; tial, la ĉina registaro decidis aldoni Instagram-on al sia listo de malpermesataj retejoj, post malkovrado, ke estis fotoj de tiu evento tie.

La azia registaro ankoraŭ ne faris oficialan deklaron pri la bloko al la retejo, sed paĝaroj kiel Blocked In China konfirmis, ke jam ne plu eblas aliro.

Oni postulas garantion por voĉdonado de 2017

Miloj da protestintoj sur la stratoj de la ĉina insulo postulis al la ĉina registaro pli bonajn garantiojn demokratiajn por la voĉdonado de 2017. La protesto okazis samtempe al la Nacia Tago de Ĉinio kaj estis organizata fare de grupo de universitataj studentoj, kiuj invadis parton de gubernia konstruaĵo.

La polico, unuafoje en la loka historio, uzis larmigajn kaj piprajn gasojn por elirigi ilin. La protestintoj uzis pluvombrelojn por sin protekti, kovris la vizaĝon per plastikaj bendoj kaj eĉ subnaĝaj okulvitroj.

70 personoj, plejparte junuloj, estis arestataj dum la protestoj, dum aliaj 24 estis vunditaj.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo China bloquea Instagram por fotografías de protestas en Hong Kong, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).