Ĉinujo rekomencis deportadon de rifuĝintoj reen al Nord-Koreujo

Mardo, la 27-a de julio 2021

Limo inter Ĉinio kaj Nord-Koreio en Ĝilinio.

Human Rights Watch (Observejo de Homaj Rajtoj) publikigis artikolon lastan semajnon, kiu priskribis, ke pli ol 1100 nordkoreaj loĝantoj de Ĉinujo povas esti deportitaj al Nord-Koreujo. Laŭ la artikolo, ĉirkaŭ 50 nordkoreaj rifuĝintoj reiris al sia devena loko post sia arestado fare de ĉina polico kaj landlimoficistoj.

Anonima atestanto diris al Radio Free Asia, ke "La doganejo de Dandong malfermiĝis nur por hodiaŭ kaj ili [ĉinaj landlimoficistoj] forsendis ĉirkaŭ 50 nordkoreajn eskapintojn reen al Nord-Koreujo per du busoj. La atestanto ankaŭ diris, ke "multe da policistoj viciĝis antaŭ la doganejo por bari publikan alireblon kaj certigi, ke neniu filmis."

Nord-Koreujo komplete fermis siajn landlimojn reage al la subita disvastiĝo de la kronvirusa pandemio, kiu haltigis la repatrujigon de rifuĝintoj. La lastatempa repatrujigo estis la unua post januaro 2020, kiam nordkoreaj oficistoj fermis la ĉino-korean landlimon por protekti la landon kontraŭ la pandemio. Similaj repatrujigoj okazis kutime por rifuĝintoj, kiuj trairis la riverojn Jalu kaj Tumen antaŭ la pandemio.

La usona Departemento de Ŝtato rimarkis tiun ĉi repatrujiĝan agon. Ofica parolanto diris, "Ni speciale zorgas pri lastatempaj raportoj, ke ĉirkaŭ 50 nordkoreanoj repatrujiĝis devigeble". La parolanto diris, ke Usono urĝis Ĉinujon "plenumi siajn internaciajn devojn kiel subskribinto de la 1951-a UN-a Konvencio pri la Statuso de la Rifuĝintoj kaj ĝia 1967-a Protokolo kaj la UN-a Konvencio kontraŭ Torturo."

La artikolo de Radio Free Asia citas, ke inter la 50 repatrujiĝintoj estis soldatoj kaj aviadistoj, kiuj deĵoris en la norda aerarmeo.

La reveno de tiaj rifuĝintoj al Nord-Koreujo, kie ili alfrontos malliberecon kaj torturon, estas malobservo de la UN-a 1951-a Refuĝinta Konvencio, la 1967-a Protokolo, kaj la UN-a Konvencio kontraŭ Torturo. Laŭ la artikolo de Human Rights Watch, almenaŭ 1170 nordkoreanoj troviĝas en malliberjoj en la provincoj Ĝilino kaj Liaŭningo de Ĉinujo, kie ili alfrontas deportadon kaj krimajn akuzojn.

La nordkorea ŝtata gazeto Rodong Sinmun raportis, ke ambaŭ landoj konservas amikan rilaton, kaj ambaŭ gvidantoj interŝanĝis salutojn la 11-an de julio. Duflanka landlima protokolo de ambaŭ nacioj ordonas la deportadon de ĉiuj ekslojaliĝintoj kaj aliaj nordkoreanoj, kiuj malleĝe loĝas en Ĉinujo.

Laŭ informoj de la sudkorea Ministro pri Unuigo, nur du rifuĝintoj de la Nordujo eniris Sud-Koreujon inter aprilo kaj junio de tiu ĉi jaro. Tiu ĉi estas la plej eta nombro post kiam la ministro komencis registri la eniron de rifuĝintoj. Tia malkresko de la nombro de rifuĝintoj estas atribuata je la kronvirusa pandemio. Nord-Koreujo haltigis la iron de homoj en la landon kaj el ĝi, kaj asertas, ke estas neniuj kazoj de la viruso ene de ĝiaj limoj.

Nordkoreaj rifuĝintoj ofte trairas Ĉinujon por eniri Sud-Koreujon aŭ alian sekuran landon pro tio, ke la ĉino-korea landlimo pli facile traireblas ol la nordkoreo-sudkorea landlimo. La plej proksima lando, kiu estas amika al rifuĝintoj kaj estas alirebla tere, estas Vjetnamujo.

Fontoj redakti