Amasa surstrata protesto en Londono petas la rezignon de David Cameron

Dimanĉo, la 10-a de aprilo 2016

Miloj marŝis surstrate en Londono okaze de la impostparadiza skandalo de la ĉefministro David Cameron, rivelitaj kadre de la tralikiĝoj de Panamaj Paperoj.

Protestantoj ekster Downing Street.
Fonto: Tom Morris
Protestantoj kriis kontraŭ Cameron.
Fonto: Tom Morris

La protestoj ekis proksime de la 11:00 atm laŭ loka horo (UTC+1) sur Whitehall antaŭ la police gardata enirejo al Downing Street, la oficiala rezidejo de la ĉefministro. Ĵuse post la 11:00, protestintoj blokis la trafikon en la norda parto de Whitehall. Je la 11:20, la polico petis la protestantojn retroiri ree en la trotuaron, dirante ke necesis ekvilibri la rajton protesti al la rajto libere cirkuli veturile. Ĉirkaŭ la 11:29, la protesto ekiris laŭ, pasante Placon Trafalgar, ĝis Kinsway, kie la Konservisma Partio estis okazigante sian Printempan Forumon en la hotelo Grand Connaught Rooms.

La veturil-cirkulado estis blokita.
Fonto: Tom Morris

La protestoj estis organizataj de post la malkaŝo ke David Caeron profitis de impostparadizaj investoj de sia patro, Ian, aranĝitaj de Mossack Fonseca.

Rilataj novaĵoj

Fontoj

 
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.