Balotrezultoj en Skotlando: Anas Sarwar fariĝos la estro de la Skota Laborista Partio

Lundo, la 1-a de marto 2021

Oficiala parlamenta portreto de S-ro Sarwar, kreita en 2016

La 27-an de februaro, Anas Sarwar (ANas SARŭar) estas elektita kiel la estro de la Skota Laborista Partio anticipe de ĝenerala skotparlamenta voĉdonado fiksita je la 6-a de majo.

Sarwar, kiu estas membro de la Skota Parlamento reprezentanta Glasgovon, superis sian balotkonkuranton Monica Lennon: la du kandidatoj ricevis 57,6 kaj 42,4 elcentoj de la sumo de voĉoj, respektive, laŭ kalkulo de la Brita Dissenda Korporacio. La balotadon instigis la eksiĝo de l' antaŭa partiestro Richard Leonard.

En sia postvenka parolado, Sarwar komentis: «Mi volas diri rekte al la popolo de Skotlando ke mi scias, ke la Laborista Partio devas labori multe por reakiri vian fidon. Ĉar se paroli brutale honeste, la Skota Laborista Partio ne estas tia, kian vi meritas. Konsiderante la pliiĝantajn maljuston, neegalecon kaj dividitecon, mi bedaŭras ke ni ne estas sufiĉe bonaj. Kaj mi laboros tage kaj nokte por ŝanĝi tion, por ke ni povu konstrui tian landon, kian bezonas ni ĉiuj.»

Sarwar ricevis gratulojn pro sia estriĝo kaj de apogantoj kaj de rivaloj, inkluzive la estron de la Laborista Partio Keir Starmer, la skotlandan ĉefministron Nicola Sturgeon, la estron de la Skota Konservisma Partio Douglass Ross, kaj la estron Skota Liberaldemokratia partio Willie Rennie.

Fontoj redakti

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Anas Sarwar wins leadership of Scottish Labour party, el anglaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).