Blankula loĝantaro de Usono ŝrumpis ĝis rekorde malalta nivelo

Sabato, la 14-a de aŭgusto 2021

Sigelo de la Usona Buroo de la Censo.


La Usona Buroo de la Censo publikigis la 12-an de aŭgusto raporton, kiu interalie montris ke la procentaĵo de blankuloj de ne-latinamerika deveno falis de 63,7% (2010) ĝis 57,8%, kio estas la plej malalta nivelo ekde 1790. En absolutaj ciferoj tio signifas malkreskon de 196 ĝis 191 milionoj. Sume la loĝantaro de Usono kreskis de 308,7 ĝis 331,4 milionoj, do je 7,35%.

La raporto prezentis datumojn pri rasa aparteno de usonanoj (dum censoj en Usono oni indikas nur rasojn, ne etnojn) kaj ilia geografia distribuo. Evidentiĝis ke la rasa konsisto de la loĝantaro grave ŝanĝiĝis ekde la lasta censo en 2010.

Usonanoj plu aktive migras al Suda kaj Okcidenta Usono de tiuj Mez-Okcidenta kaj Norda. 80% de la populacia kresko okazis en la urbaj areoj, kies loĝantaro kreskis je 8,7%. 312 el 387 usonaj urboj spertis populacian kreskon. Nun 86% de la usonanoj loĝas en la urboj (en 2010 — 85%). La kvar plej loĝataj urboj restas Nov-Jorko (8,8 milionoj), Los-Anĝeleso (3,8), Ĉikago (2,7) kaj Houston (2,3), sed la kvinan lokon nun okupas ne Filadelfio, sed Fenikso, kies loĝantaro kreskis plej rapide en la lando. Unuan fojon en la historio de Usono loĝantaro de ĉiu el la 10 plej grandaj urboj superis unu milionon. Malkresko okazis en 72 urboj, el kiuj la plej grava falo estis registrita en Pine Bluff (Arkansaso), kies loĝantaro reduktiĝis je 12,5% kaj Danville (Ilinojso), kies populacio malkreskis je 9,1%. Plej grandan kreskon montris The Villages (Florido), enloĝata ĉefe de emerituloj, kaj kreskinta de 93 000 ĝis 130 000 homoj, do je 39%.

Nombro de latinamerikanoj kreskis je kvarono kaj atingis 62,1 milionojn. Dum la lando ĝenerale spertis la plej malgrandan kreskon de la loĝantaro ekde la 1930-aj jaroj — la periodo de la Granda Depresio, latinamerikanoj kontribuis al duono de tiu ĉi kresko. Tio speciale rimarkeblas kompare al ĉiuj aliaj grupoj, kies suma nombro kreskis je nuraj 4,3%.

En plejparto de la subŝtatoj blankuloj plu plejmultas, kvankam al dominataj alirase Havajoj, Nov-Meksiko kaj Vaŝingtono aldoniĝis Kalifornio, kie latinamerikanoj iĝis la plej multnombra grupo, kies procentaĵo kreskis de 37,6% en 2010 ĝis 39,4% en 2020 dum tiu de blankuloj falis de 40,1% ĝis 34,7%. Kalifornio interalie estas la plej loĝata subŝtato de Usono kie loĝas 39,5 milionoj da homoj.

Iuj demografoj supozas ke al la ŝrumpo de la blankula loĝantaro kontribuis ankaŭ rekonsidero de sia rasa aparteno fare de multaj homoj, kiuj difinis sin kiel apartenantaj al du kaj pli da rasoj. Nombro de la homoj en tiu kategorio kreskis je 276% — de 9 ĝis 33,8 milionoj, do nun ili konsistigas 10% de la loĝantaro.

Grave kreskis ankaŭ nombro de la homoj, kiuj ne identigis sin kiel blankuloj, nigruloj, azianoj, indianoj, havajanoj aŭ indiĝenoj de insuloj en la Pacifiko, nek kiel kombinantaj kelkajn el tiuj ĉi rasoj. Sume al tiu ĉi kategorio apartenas 49,9 milionoj da homoj, do ĝi superis nombron de la usonaj nigruloj (46,9 milionoj). Iuj demografoj supozas ke al tio kontribuis latinamerikanoj, kiuj ofte alfrontas malfacilaĵojn pri strikta difino de sia rasa deveno.

La tria laŭnombre grupo estas azianoj, kiel difinis sin 24 milionoj da usonanoj, do je triono pli ol en 2010. Resume rasa distribuo nun estas jena: blankuloj — 57,8%, latinamerikanoj — 18,7%, nigruloj — 12,1%, azianoj kaj aliaj — 11,4%.

Parto de la infanoj en la usona loĝantaro ŝrumpis je 1,4%, same kiel ilia absoluta nombro — de 74,2 ĝis 73,1 milionoj. Homoj pli ol 18 jarojn aĝaj konsistigas nun 75% de la loĝantaro, do 258,3 milionojn da homoj. Samtempe procentaĵo de la blankuloj ne-latinamerika deveno inter infanoj ĝis 18 jarojn aĝaj falis de 53,5% ĝis 47,3%, do ne plu haveblas dominanta rasa grupo en tiu ĉi aĝo. La plej junuleca subŝtato estas Utaho, kie homoj ĝis 18 jarojn aĝaj konsistigas 29,0% de la loĝantaro. La plej granda kresko de la junularo (je 22,1%) okazis en Norda Dakoto.

Fontoj redakti