Dirty Dancing, la kulta filmo de la 80-aj jaroj, trafos kinejojn en nova versio

Merkredo, la 10-a de aŭgusto 2011

Patrick Swayze en la 1989-a

Furoraĵo de la 80-aj jaroj, filmo Dirty Dancing, estas venonta al kinejoj en nova versio.

La informon publikigis holivuda filma studio "Lionsgate". En publika informaĵo estas eble legi, ke reĝisoro de la nova versio de "Dirty Dancing" estos Kenny Ortega — koreografo de la originalo de la jaro 1987-a kaj ankaŭ kreinto de koreografiaĵo kaj reĝisoro de tiaj filmoj kiel "This Is It" de Michael Jackson kaj "High School Musical". Ortega konfesis en interparolo por gazeto Variety, ke "ŝanco reĝisori novan Dirty Dancing estas por li kiel reveno hejmen".

Scenaro de Dirty Dancing temas pri kiel en la 60-aj jaroj, dekkelkjaraĝa knabino enamiĝis al sia danca instruisto…

Oni ne raportas, kiu ludos la ĉefrolon. En la filmo de la 1987-a, la rolon de Johnny Castle ludis Patrick Swayze, kiu mortis pro kancero en la 2009-a; rolon de Frances 'Baby' Houseman ludis tiame Jennifer Grey.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Dirty Dancing - popularny w latach 80. film trafi do kin w nowej wersji, el pola Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).