Eŭropa Unio aldonis Argentinon, Kolombion kaj Peruon al sia listo de landoj sen vojaĝlimigoj

Sabato, la 30-a de oktobro 2021

Enaviadiliĝo en la flughaveno Jorge Chávez. Kajao, Peruo.


Je vendredo, la 29-an de oktobro, la Konsilio de la Eŭropa Unio aldonis Argentinon, Kolombion, Peruon kaj Namibion al sia listo de epidemiologie sekuraj landoj, kio signifas, ke iliaj civitanoj povas vojaĝi al EU pro plezuro kaj ne nur pro strikte esencaj kialoj.

Malgraŭ la anonco, la EU-aj membro-ŝtatoj povas forpreni provizoran limigon por vojaĝi eĉ por vojaĝantoj, kiuj estas tute vakcinitaj el epidemiologie nesekuraj landoj. La listo de sekuraj landoj estas reviziita ĉiujn du semajnojn kaj inkluzivas: Argentinon, Aŭstralion, Barejnon, Kanadon, Ĉilion, Kolombion, Jordanion, Kuvajton, Namibion, Nov-Zelandon, Peruon, Kataron, Ruandon, Saud-Arabion, Singapuron, Sud-Koreion, Ukrainujon, Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn, Urugvajon kaj Ĉinion, sed laŭ komunikaĵo el Konsilio, la ĉi-lasta dependas je konfirmo de reciprokeco.

La Konsilio rekomendis, ke la vojaĝaj limigoj ankaŭ estu iom post iom forigitaj por la ĉinaj specialaj administraj regionoj de Honkongo kaj Makao, same kiel por Tajvano. Parto de tiu ĉi rekomendaĵo inkluzivas rilatajn landojn de la eŭropa Schengen-areo de libera movado nome Islandon, Liĥtenŝtejnon, Norvegion kaj Svislandon. Por la civitanoj de la lastaj landoj, ĉiu membro-ŝtato decidos ĉu trudi aŭ ne kvarantenon al vojaĝantoj post ilia alveno en la teritorion de la membro-ŝtato.

Fontoj

redakti

(hispane) Rosa Jiménez «La UE recomienda reabrir los viajes desde Argentina, Colombia y Perú» – Euraktiv, 29-10-2021 (arkivita [ ]) (angle)  «Ukraine remains on list of countries safe for travel in EU» – Kyiv Post, 29-10-2021 (arkivita [ ])



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:   Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo