Eksiĝis prezidanto de Kazaĥio Nursultan Nazarbajev

Merkredo, la 20-a de marto 2019

Nursultan Nazarbajev

La 20-an de marto la prezidanto de la supera ĉambro de la parlamento de Kazaĥio Kasimĵomart Tokajev dum la komuna kunsido de ambaŭ ĉambroj, ĉeeste de la Konstitucia Konsilio, ĵuris kiel nova prezidanto de la lando. La nova prezidanto de la senato, elektita samtage, iĝis Dariga Nazarbajeva, la plej aĝa filino de Nursultan Nazarbajev, kiu antaŭtage, la 19-an de marto anoncis per televido sian eksiĝon.

Mi decidis ĉesigi miajn plenrajtojn kiel la prezidanto. En tiu ĉi jaro estos 30 jarojn ekde kiam mi okupis la plej altan postenon. La popolo donis al mi eblecon esti la unua prezidanto de la sendependa Kazaĥio.
Nursultan Nazarbajev

Laŭ la prezidanta ordono liaj plenrajtoj transiras al Kasimĵomart Tokajev, profesia diplomato, kiu estis ministro pri eksteraj aferoj en 1994-1999 kaj 2002-2007 kaj en 2011-2013 estis viculo de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj. Li libere parolas en la angla kaj ĉina. Laŭe al la konstitucio, li estos ne provizora, sed plenpova prezidanto ĝis sekva prezidanta baloto, okazonta printempe 2020. La sola limigo estas ke li ne rajtos iniciati amendojn en la konstitucio ĝis sia elektiĝo.

Kasimĵomart Tokajev

Nursultan Nazarbajev plu estos la prezidanto de la Konsilio pri Sekureco de Kazaĥio, kiun danke al la amendoj, aprobitaj en julio 2018 li rajtos okupis dumvive. Krome li plu restos ano de la Konstitucia Konsilio, kiu funkcias kiel la konstituia tribunalo kaj povas vetoi la leĝojn, kaj prezidanto de la reganta partio Nur Otan. Laŭe al la speciala leĝo li havos statuson de jelbasi (la Patro de la Nacio).

Kiel fondinto de la sendependa kazaĥa ŝtato mi vidas mian estontan taskon en garantiado de alveno al la regado de nova generacio de gvidantoj, kiuj daŭrigos la okazigatajn en la lando ŝanĝojn.
Nursultan Nazarbajev

Dum sia ĵura parolado Kasimĵomart Tokajev substrekis meritojn kaj atingojn de jelbasi kaj faris plurajn proponojn rilate liaj honorigoj. Interalie li proponis alinomi la ĉefurbon Astano al Nursultan, starigi tie monumenton honore al Nursultan Nazarbajev, alinomi la centrajn stratojn en ĉiuj urboj je lia nomo, doni al li statuson de la Honora Senatano, premii per la plej altaj ŝtataj distingoj Халық қаһарманы kaj Еңбек Ері, kaj lasi liajn portretojn en la ŝtataj kaj publikaj ejoj, inkluzive lernejojn. Dum la ceremonio Nursultan Nazarbajev ricevis la titolon Халық қаһарманы kaj ŝtatan premion Ora Stelo.

Nursultan Nazarbajev estis la gvidanto de Kazaĥio ekde aprilo 1990, veninte al la potenco kiel funkciulo de la Komunista Partio de Sovetunio. En 2015 li iniciatis antaŭtempan baloton, en kiu denove venkis, kolektinte 97,75% poraj voĉoj. En julio 2019 li havos 79 jarojn.

Tio estas la unua precedento en Meza Azio ke la prezidanto forlasas sian postenon ne pro morto (kiel en TurkmenioUzbekio) aŭ forpelo (Kirgizio), sed propravole.

Dum sia parolo al la nacio, Nursultan Nazarbajev esprimis esperon, ke la "kazaĥianoj de estonteco estos la socio de edukitaj, liberaj homoj, parolantaj en tri lingvoj" (do en la kazaĥa, rusa kaj angla). Sian eksiĝon li anoncis ruse.

Fontoj