Ekvadora prezidenta balotado: Kandidatoj Arauz kaj Lasso progresos al dua stadio

Mardo, la 23-a de februaro 2021

Andrés Arauz
Guillermo Lasso

Post longa atendo, la Nacia Balotcentro de Ekvadoro publikigis la oficialajn rezultojn de la prezidenta balotado. La rezultoj estas jenaj (rimarkindas tamen, ke la kandidatoj ankoraŭ havas la rajton fari apelacion kontraŭ la kalkulo):

  • Andrés Arauz: 32,73% (3 033 753 voĉoj)
  • Guillermo Lasso: 19,74% (1 830 045 voĉoj)
  • Yaku Pérez: 19,39% (1 797 445 voĉoj)

Sr-oj Arauz kaj Lasso fariĝos la du kandidatoj, kiuj progresos al la dua stadio de la balotado okazonta en la lando.

Oni informos la politikajn organizaĵojn pri la rezultoj kaj proklamos la prezidentajn partiojn kiuj daŭros al la dua stadio: la Unio por la Espero kaj la Socia-kristana Partio.

Cetere, la oficialigo de ĉi tiuj rezultoj estas respondo al la denuncoj pri fraŭdo faritaj de kandidato sr-o Peréz, kiu ne atingis sufiĉan nombron da voĉoj por atigini la duan balotadon okazontan la 11-an de aprilo.

Fontoj redakti