Eldonetaro de Bugzilla: 3.6.2, 3.4.8, 3.2.8, 3.7.3

Vendredo, la 6-a de aŭgusto 2010

Ĉi tiu artikolo estas parte bazita sur teksto disponigita laŭ la permesilo CC BY-SA 2.0. Se la baziteco sufiĉas por deriviteco, tiu ĉi artikolo estas sub CC BY-SA 3.0.

Hodiaŭ Mozilla faris sekurigajn kaj stabiligajn eldonetojn por kvar branĉoj de Bugzilla (programo per kiu verkantoj kaj eldonantoj de komputila programo povas aranĝi TTTejon por registrado de farotaĵoj pri ĝi, kiel ekzemple korektindaj eraroj, kaj traktado de la farotaĵoj): versiojn 3.6.2, 3.4.8, 3.2.8, kaj 3.7.3.

Por ĉiuj kvar eldonetoj korektitas kvar malsekuroj:[1]

  • Eblo eltrovi, almenaŭ parte, la membraron de ajna rajta grupo per la serĉilo.
  • Eblo agi en la nomo de uzanto sen tio, ke Bugzilla atentigu lin pri tio.
  • Eblo eltrovi nomojn de ne videblaj al oni "produktoj", pro erarmesaĝo ĉe uzo de nomo de neekzistanta produkto en la paĝoj "Reports" (Statistikaj raportoj) kaj "Duplicates" (Duplikatoj).
  • Ĉe instalaĵoj uzantaj "PostgreSQL", komentario kun ligilo en la formo "bug <n-ro>" aŭ "attachment <n-ro>", kie la n-ro estas pli ol la maksimumo de signuma 32-bita entjera variablo, kaŭzis neatingeblecon de la raportopaĝo.

Eldonetoj 3.6.2 kaj 3.7.3 donas krome plurajn gravajn nesekurecajn korektojn.[2]

Pri la branĉoj

Versio 3.6.2 estas la nuna plej stabila versio, kaj ĝin oni rekomendas uzi.

Versio 3.7.3, kontraŭe, estas nur porprova kunmetaĵo, ne uzinda serioze (sed certe ĝi estas testinda, kaj oni volonte akceptos raportojn pri restantaj cimoj kaj malboniĝintaĵoj).

Laŭplane, la branĉo 3.2 renkontos sian "finon" fine de ĉi tiu aŭ komence de la sekva jaro; kaj la branĉo 3.4 fine de la sekva jaro.

Referencoj

Fontoj