Eldonitas SeaMonkey 2.1a2

Ĵaŭdo, la 8-a de julio 2010

SeaMonkey Council eldonis la duan alfa-version de la estonta SeaMonkey 2.1.

Ĉi tiu versio estas destinita nur por testado, sed ne por ĉiutaga uzado. Ĝi haveblas nur en la angla lingvo; por Vindozo, Mac OS X, kaj GNU/Linukso.

Ĉefaj novaĵoj rilate al la unua alfa-versio (laŭ la paĝo citita sube; mi kontrolis nur la eneston de kelkaj el la funkcioj):

Administrilo de aldonaĵoj
  • Nova, enfolia, Administrilo de aldonaĵoj (kiel ĉe Firefox 4.0b1)
  • Eblas trenŝovi adresojn aŭ dosierojn inter la Elŝutfenestro kaj dosieradministriloj.
  • Eblas konservi plurajn mesaĝojn en apartajn dosierojn.
  • Kelkaj interfacaj objektoj fariĝis moveblaj ĉe agordo de la strioj.
  • La HTML5-a elemento <video> nun subtenas la filman datenaranĝon WebM.
Montro de paĝa fontokodo
  • La fontkodo-montrila interfaco fariĝis pli konsekvenca aspekte.
  • Aŭtomata eltrovo de la preferata abonilo (de RSS ks) instalita en la sistemo.

Fontoj

©: la teksto de ĉi tiu artikolo grandparte baziĝas sur jena anglalingva artikolo, kiu estas subtenata de Robert Kaiser kaj publikigata laŭ la permesilo Creative Commons Atribuite-Samkondiĉe 2.0. Tial la artikolo mem ankaŭ estas sub tiu permesilo.