Eldono de SeaMonkey 2.0.8 kaj Firefox 3.6.10 kaj 3.5.13 forigas problemon pri ĉestarta plenumĉesiĝo

Ĵaŭdo, la 16-a de septembro 2010

Okazis eldono de novaj versioj de Firefox (3.6.10 kaj 3.5.13) kaj SeaMonkey (2.0.8), en kiuj estas korektita problemo kaŭzinta ĉe iuj uzantoj ĉestartan plenumĉesiĝon.

SeaMonkey

Pro tiu kaj rilata problemo ĝisdatigo de SeaMonkey al versio 2.0.7 estis haltigita,[1] kaj por ĝisdatigi la programon de 2.0.6 al 2.0.8 necesos elŝuti ne nur la ŝanĝojn, sed la plenan programon.

Krome, nun denove estos atentata perHTMLa specifo de tiparoj en retleteroj. Tiu ŝanĝo okazis ankaŭ en Thunderbird.

Firefox

Versio 1.6 de la etendoprogramo "Personas Plus" povis kaŭzi grandajn problemojn instalite kun certaj aliaj etendoprogramoj. Pro tio ĝi estis aldonita al nigra listo, kaj estis eldonita versio 1.6.1.[2]

Referencoj

  1. (ANGLE) Bug 590978 - Blocklist personas plus 1.6

Fontoj

Vidu ankaŭ



Interreto