Emomalii Raĥmon kvinan fojon iĝis prezidanto de Taĝikio

Lundo, la 12-a de oktobro 2020

Emomalii Raĥmon. 2017.


La 11-an de oktobro Emomalii Raĥmon kvinan fojon iĝis prezidanto de Taĝikio. Li gajnis baloton, ricevinte 90,9% de la voĉoj. La baloton partoprenis ses kandidatoj kaj 85,39% voĉdonrajtaj civitanoj.

Kandidatoj kaj partioj

La 68-jara prezidanto regas la landon ekde la 27-a de novembro 1992, kiam li estis elektita kiel prezidanto de la Supera Konsilio de Taĝikio, do jam 28 jarojn, kio superas eĉ ofictempon de Aleksandro Lukaŝenko, kiu regas Belorusion jam 26 jarojn kaj proksimas al rekordo de Nursultan Nazarbajev, kiu regis Kazaĥion 29 jarojn. En 1994 li estis unuafoje elektita kiel prezidanto de la lando kun 59,5% de subtenaj voĉoj. En 1999 li ricevis 97,6%, en 2006 — 79,3%, en 2013 — 83,9%. Ĉi-foje por li voĉdonis 3 837 927 civitanoj (90,9%).

La baloton kontrolis 122 observantoj el internaciaj organizaĵoj, Rusio kaj Uzbekio. Observantoj de la Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro jam agnoskis la baloton valida kaj nomis ĝin "malferma kaj laŭleĝa". La Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo ankoraŭ ne publikigis raporton, sed ĉiujn antaŭajn balotojn ĝi nomis malkongruaj al internaciaj normoj. La Centra Elekta Komisiono asertas, ke ĝi ricevis eĉ ne unu plendon. Gvatkameraoj en balotejoj mankas, opinisondoj ĉe elirejoj ne okazas.

La konstitucio Taĝikio origine permesis nur du prezidentajn oficperiodojn, ĉiu po kvin jaroj. Sed en 2003 okazis konstitucia referendumo, kiu ebligis al Emomalii Raĥmon nuligi antaŭajn oficperiodojn kaj poste alia reformo en 2016, longiginta la prezidentan oficeperiodon ĝis sep jaroj. Krome en 2016 li ricevis statuson "Fondinto de la paco kaj nacia unueco — Gvidanto de la nacio", kio permesas al li dumvive kiom ajn multe esti elektata kiel prezidanto kaj eble eĉ permesas transdoni la postenon al sia filo Rustam Emomali. La prezidanto kandidatiĝis de la Popolo-Demokratia Partio de Taĝikio, kiu oficiale kaj unuvoĉe kandidatigis lin la 3-an de septembro.

Por la prezidenta posteno krom li luktis kvin pretendentoj: Rustam Latifzoda (la Agrikultura partio), ricevinta 3,03%, Abduĥalim Gafforzoda (la Socialisma partio) — 1,49%, Rustam Raĥmatzoda (la Partio de Ekonomiaj Reformoj) — 2,15%, Miroĝ Abdullojev (la Komunisma partio) — 1,17%. Laŭ komuna opinio ili apenaŭ havis ŝancojn kaj reprezentis partiojn, kiujn analizistoj nomas pajlopupoj de la reganta potenco. Por venki en la baloto necesas gajni pli ol 50% de la voĉoj.

La plej populara gvidanto de demokratia opozicio Saidĝafar Usmonzoda, prezidanto de la Demokratia Partio, estis rifuzita de la Centra Elekta Komisiono, kiu deklaris parton de kolektitaj de li subtenaj subskriboj falsaj. Por kandidatiĝi necesas kolekti subtenajn subskribojn de 5% de la elektontoj, do 260 mil. Kun la sama klarigo estis rifuzita Faromuz Irgaŝov, kiu reprezentis neniun partion. Raĥmatillo Zojirov, prezidanto de la Social-Demokratia Partio de Taĝikio, ne kandidatiĝis kaj alvokis al bojkoto de la baloto. La 20-an de septembro li rakontis en Fejsbuko, ke du nekonatuloj atakis kaj bategis lin. Ĉiuj alternativaj kandidatoj preskaŭ ne kampanjis. La Partio de Islama Renaskiĝo de Taĝikio estas la plej forta opozicia movado, sed ĝi estis malpermesita en 2015.

Ekonomia kaj politika fono

Taĝikio havas subevoluintan ekonomion, bazitan sur ekspluatado de naturaj resursoj kaj eksportado de ĉipa laborforto, ĉefe al Rusio, kiun taĝikoj rajtas viziti sen vizoj. Monsendoj de taĝikaj migrantoj, kies nombro superas unu milionon (pli ol 10% de la loĝantaro), konsistigas 32% de la Malneta Enlanda Produkto. La taĝikoj neniam havis propran ŝtaton kaj ricevis ĝin danke al la sovetia potenco, establinta por ili en 1924 apartan respublikon, kiu en 1929 iĝis Taĝika SSR. Tamen malgraŭ klopodoj de sovetiaj aŭtoritatoj formiĝo de la unueca taĝika nacio ne kompletiĝis kaj unu jaron post disfalo de Sovetunio en 1991 kaj sendependiĝo de Taĝikio, tie eksplodis milito inter nordaj kaj sudaj klanoj, kiu daŭris ĝis 1997 kaj estis ekstreme kruela. Laŭ oficialaj datumoj pereis 60 mil homoj, laŭ sendependaj pritaksoj — 100-150 mil. Ĉirkaŭ 260 mil homoj fuĝis al najbaraj landoj, ĉefe al Rusio. Oni taksas ekonomiajn perdojn je 10 miliardoj da dolaroj.

Laŭe al lokaj tradicioj familianoj kaj parencoj okupas gravajn postenojn kaj kontrolas ŝlosilajn industriojn. Filino de la prezidanto Ozoda Raĥmon estras lian administracion. Lia bofilo estas influa komercisto. Lia 32-jara filo Rustam Emomali estas urbestro de la ĉefurbo Duŝanbo kaj prezidanto de la supera ĉambro de la nacia parlamento. Post kiam en 2016 kadre de konstitucia reformo minimuma aĝo por prezidanto de la lando estis malaltigita de 35 ĝis 30 jaroj ekcirkkulis onidiroj ke li iĝos sukcedonto de la patro. Tamen li ne partoprenis la baloton.

Fontoj