Estas elŝutebla Fajrovulpo v.4.0b10

Merkredo, la 26-a de januaro 2011


Mozilo eldonis la 10-an beta-version de Fajrovulpo 4. Tio povas esti ties antaŭlasta beta-eldono.[1]

Laŭ Mozilaj retpaĝaroj, interalie en tiu ĉi versio estas plibonigita uzado de memoro, kaj ankaŭ kongrueco kaj stabileco de Adobe Flash je Mac OS X.

Fermo kaj seancokonservo

Nun senagorda Fajrovulpo ne petos konfirmon pri fermo, sed simple fermiĝos. Ĉe tio ĝi konservos la seancon (sen la kuketoj)[2], sed poste ne restarigos ĝin ĝis la uzanto petos pri tio per elekto de "Daŭrigi antaŭan seancon" en la menuo "Historio". Oni intencas aldoni butonojn por tio en lokojn kie ili estos pli facile troveblaj. La antaŭa konduto estas revenigebla per asigno de valoro "true" al la agordvariablo "browser.warnOnQuit" en about:config.[3]

GLX

Estas kreita blanka (formale nigra) listo, pro kiu la linuksaj kunmetaĵoj dume uzos GLX / OpenGL nur kun la mallibera pelilo de NVIDIA, ĉar kun iuj el la aliaj peliloj abundas plenumĉesiĝoj. La listo ne estos uzata se oni difinos la ĉirkaŭaĵan variablon "MOZ_GLX_IGNORE_BLACKLIST".[4] Programistoj de Xorg kaj Mozilo laboras por plibonigi la pelilojn kaj eviti la plenumĉesojn.[5]

Elŝuti

Referencoj

  1. https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=624390
  2. https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=624593