Fakuloj konfirmas, ke la kontraŭkronvirusa vakcino de AstraZeneca estas sendanĝera al homoj aĝantaj pli ol 65 jarojn

Sabato, la 13-a de februaro 2021

Injektilo kun la vakcino de AstraZeneca en la manoj de farmaciisto en Unuiĝinta Reĝlando.

La Faka Grupo pri Strategia Aprezado (konata sub la mallongigo SAGE laŭ ties angla nomo) de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) determinis, en scienca artikolo, ke la vakcino AZD1222 disvolvita de la Universitato de Oksfordo kaj la brita farmakologia firmao AstraZeneca estas sendanĝera al homoj aĝantaj pli ol 65 jarojn, kaj al homoj havantaj kunmorbidecojn.

La faka artikolo, kiu estis publikigita la 10-an de februaro, indikis ke la imunaj reagoj kaŭzitaj de la vakcino en la organismo «estas bone dokumentitaj» ĉe malunuloj, kaj en ili ne observiĝis signifaj reakcioj. La grupo aldonis ke, samkiel al la ĵusmenciita parto de la populacio, la vakcino estas sendanĝera ankaŭ al personoj kun kunmorbidecoj kiel obezeco, kardiovaskulaj malsanoj, spiraj/pulmaj malsanoj kaj diabeto. Tamen ĝi restos ne sendanĝera por injektado al personoj aĝantaj malpli ol 18 jarojn, ĝis kiam estos pliaj esploroj kaj pruvaĵoj ĉe tiu aĝogrupo.

La plena dokumento, havebla ĉe la retejo de MOS, nomiĝas Intertempaj rekomendoj por la uzado de la AZD1222 (ChAdOx1-S [rekombinanta]) vakcino kontrau KOVIM-19 disvolvita de la Universitato de Oksfordo kaj AstraZeneca: intertempa konsilo.

Fontoj