Firefox 4.0b8, kun plibonigoj je Sync kaj WebGL, kaj la nova menuo ĉe GNUo-Linukso

Ĵaŭdo, la 23-a de decembro 2010

Merkrede Mozilo eldonis la okan beta-version de Fajrovulpo 4.

Preta reveni al la tradicia menuaranĝo de la (volonte elektita) nova

Ĉefaj novaĵoj

Menuo en GNU-Linuksaj kunmetaĵoj

Nun la GNU-Linuksaj kunmetaĵoj havas kapablon kaŝi la tradician menustrion kaj montri prembutonon "Firefox", kiu aperigas novan dukolumnan menuon. Por fari tion, marku en la menuo "Vidi → Ilaraj strioj" menueron "Strio de menuo". La menuoj de la menustrio plu estos atingeblaj per premo de "Alt" kaj koncerna fulmoklavo.

Por reveni al la kutima menuaranĝo, malmarku la saman menueron en la submenuo "Preferoj" de la menuo "Firefox" (vidu la bildon).

WebGL

Estis faritaj diversaj plibonigoj al la kapabloj laŭ WebGL, normo pri tridimensia bildigado per <canvas> sen uzo de kromprogramoj, utila precipe por ludoj.

En la kunmetaĵoj por Mac OS X kaj Vindozo la WebGLa funkcio estas antaŭŝaltita. En la GNU-Linuksaj kunmetaĵoj ĝi estas neŝaltita[1], sed ŝaltebla en about:config (tamen la fakto, ke komence ĝi estas malŝaltita, povas aludi eblan malstabilon).

Ekzistas granda ekzempligaĵo pri WebGL kaj Audio API, nome "Flight of the Navigator". Ĝi ne estas antaŭpreparita filmo (kvankam ĝi inkluzivas ankaŭ filmojn), nek peco da Adobe Flash, sed (almenaŭ formale) TTT-paĝo, funkcianta per CSS, JavaScript, kaj HTML5-aĵoj kiel <canvas>, WebGL, <audio> kaj <video>. Se vi estas preta elŝuti multe da datenoj, vi povas aŭ testi ĝin mem, aŭ spekti ekranfilmon faritan dum tia testado.[2]

Cetere

  • Administrilo de aldonaĵoj ricevis kelkan poluron de sia aspekto.
  • Okazis iaj grandaj ŝanĝoj al agordilo de Firefox Sync.

Referencoj

Fontoj

Elŝuti

Vidu ankaŭ