Forpasis granda kontribuanto de la anglalingvaj Vikinovaĵoj John Shutt

Vendredo, la 26-a de februaro 2021

Ĉi tiun merkredon, la 24-an de februaro, mortis longtempa kaj granda volontulo de la anglalingva versio de Vikinovaĵoj John Shutt. D-ro Shutt, kiu redaktis Vikinovaĵojn sub la uzantnomo Pi zero, havis 56 jarojn.

Lia pli maljuna fratino S-ino Barbara Shutt informis pri la forpaso per retpoŝto je vendredo. Lia patrino Elsie Shutt diris al ĵurnalisto de la projekto ke li eksuferis malfacilan spiradon; oni urĝe transportis lin en hospitalon, kie li eniris komaton. Kuracistoj je du horoj operaciis lin; tamen li poste mortis, aŭ pro sanga bloko aŭ pro korinfarktoj.

D-ro Shutt estis unu el la plej aktivaj uzantoj kaj administrantoj de l' anglalingvaj Vikinovaĵoj kaj komencis kontribui je septembro 2008. Li ricevis la privilegiojn de redaktoro en 2009 kaj administranto en la somero de 2010. Ekde tiam, D-ro Shutt kontrolis kaj publikigis pli ol mil novaĵartikolojn envikie, el kiuj la plej lasta estis publikigita la hieraŭon de lia morto. Li faris pli ol 160 mil redaktojn en la projekto.

D-ro Shutt ankaŭ estis kontrolanto ĉe la anglalingvaj Vikilibroj, kontribuinte al diversaj Vikilibroj inkluzive al Conlang (artefarita lingvo), World Religions (mondaj religioj), Solar System (Sunsistemo), kaj Elements (Elementoj). D-ro Shutt ankaŭ kreis la ilon Wikibooks Stacks, kio estas la meĥanismo por aranĝi vikilibrojn. Lin aparte interesis konstruitaj lingvoj, kaj li estis ankaŭ vorema leganto kaj fano de la romanoj La Mastro de l' Ringoj.

D-ro Shutt fariĝis doktoro de filozofio pri informadiko en 2011 de la Politeknika Instituto de Worcester (ŬORĉestr). Liaj fakaj interesoj inkluzivis la programlingvon Kernel kaj teorion pri abstraktigo (angle Abstraction theory). Li ricevis la titolon de Magistro en 1993 kaj bakalaŭriĝis en 1988, en la sama institucio.

D-ro Shutt havis la sindromon de Asperger. En konversacio kun aliaj Vikinovaĵanoj, li diris: «Kiel ofte okazas ĉe aspergeruloj, mi estis hiperleksia junulo, kaj tio parte restadas ĉe mi.»

D-ro Shutt loĝis en la usona ŝtato Masaĉuseco. Lin postvivas patrino Elsie Shutt, fratino Barbara, nevo Hannah, frato David, kaj kato «Pickles» («kukumeto»). Je la venonta vendredo li estus atinginta 57-jaraĝon.

Fontoj redakti

 
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Wikinews mourns loss of volunteer John Shutt, el anglaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).