Forpasis la papo Francisko

Lundo, la 21-a de aprilo 2025

Francisko dum la Renkontiĝo de la G7 en 2024

Jorge Mario Bergoglio, nomumita 266-a papo de la Katolika Eklezio, mortis ĉi tiun lundon, la 21-an de aprilo, en la domo Sankta Marta ĉe la Vatikano post malsano afektinta lin ekde februaro.

la kardinalo Kevin Joseph Farrell, kamerlingo de la Sankta Seĝo ekde 2019, anoncis la forpason de la ĉefgvidanto de la katolikismo dum deklaro al amaskomunikiloj. Laŭ la raporto, Francisko mortis je la 7:35 matene. La antaŭan tagon, la religiulo mallonge gvidis la paskan dimanĉan ceremonion antaŭ centoj da homoj en la placo Sankta Petro.

Bergoglio, 88-aĝa, estis konata pro siaj klopodoj reformi la Romkatolikan Eklezion kaj por siaj publikaj deklaroj en subteno de la malriĉuloj. Dum lia papado, li benis samseksajn unuiĝojn same kiel divorciĝintajn homojn. Li batalis polemikajn temojn kiel ekzemple koruptado kaj pedofilio ene de la katolikismo. Li ankaŭ iniciatis publikan diskuton pri temoj konsideritaj neŝanĝeblaj, kiel ekzemple la akcepto de geedziĝo de pastroj kaj la ordinado de virinoj kiel parto de tiu ministerio. Inter aliaj kanonigoj, li inkludis Óscar Romero, progresisma salvadora episkopo.

Fontoj

redakti

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Papa Francisco falleció a los 88 años, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:   Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo