Forpasis porinfana rusa verkisto Vladislav Krapivin

Mardo, la 1-a de septembro 2020

Vladislav Krapivin. 2006.


La 1-an de septembro en Ekaterinburgo (Rusio) forpasis fama porinfana rusa verkisto Vladislav Krapivin. Li havis 81 jarojn.

Li mortis je 6:40 matene pro korhalto en la Sverdovska provinca hospitalo N 1, kien li estis transportita nokte post subita malboniĝo de lia stato. En julio li estis alportita al la 40-a urba hospitalo pro pneŭmonio kaj supozita kronvirusa infektiĝo. La 7-an de aŭgusto li estis elhospitaligita en tre malbona stato kaj troviĝis hejme preskaŭ senmove, plejparte dormante. La 10-an de aŭgusto li estis enhospitaligita denove pro granda hematomo. La 13-an de aŭgusto oni eligis el liaj pulmoj 1,5 litrojn da likvaĵo. Oni diris ke li estis en konscia stato, subskribis sian konsenton pri la manipulado, komunikis kun kuracistoj kaj eĉ donis al ili aŭtografon. Poste lia stato ĉiam estis malstabila. La konfirmita kronviruso komplikigis ĉiujn liajn kronikajn malsanojn, inkluzive diabeton.

Eksa bazlernejo en strato Lenin, kie lernis Vladislav Krapivin. Tjumeno, 2015.

Vladislav Krapivin naskiĝis la 14-an de oktobro 1938 en Tjumeno kaj en 1956 transloĝiĝis al Sverdlovsko (nun — Ekaterinburgo) por studi en la ĵurnalista fakultato en la Urala Ŝtata Universitato kaj poste dum pluraj jaroj laboris en lokaj gazetoj. En 2007 Vladislav Krapivin revenis al Tjumeno, kie laboris kiel profesoro de la Tjumena Ŝtata Universitato kaj gvidis literaturan metiejon por studentoj. La 15-an de junio 2011 en la Literaturo-Regionhistoria Centro en Tjumeno estis malfermita konstanta ekspozicio "Slavka de strato Herzen", dediĉita al lia verkaro. En oktobro 2013 la verkisto revenis al Ekaterinburgo.

Ekde 1960 aperis dekoj da liaj prozaĵoj — laŭ lia propra kalkulo ĉirkaŭ 30 romanoj kaj 50 noveloj. Iliaj herooj estis ordinaraj infanoj kaj adoleskuloj-samtempuloj, intrigo ofte okazis en Tjumeno, kies larĝaj ravenoj kaj altaj poploj ofte ravas junajn heroojn. Infanoj en liaj verkoj batalis kontraŭ maljusteco kaj malnobleco, defendante noblajn idealojn kontraŭ ĉia malbono. Foje la eventoj disvolviĝis rande de reala kaj fantasta mondoj, ilin partoprenis muskedistoj, maristoj kaj kuraĝaj tamburistoj, la infanoj gvidis marajn vojaĝojn kaj kontraŭstaris malicajn malamikojn. Simboloj de lia verkado iĝis spadoj, tamburoj kaj veloj.

La Literaturo-Regionhistoria Centro, kie afiŝo de ekspozicio pri Vladislav Krapivin. Tjumeno, 2012.

En 1961 li establis skipon de la imagita velŝipo Banderilla, kiu poste transformiĝis je la taĉmento "Karavelo", en kiu anis diversaĝaj infanoj kaj adoleskuloj. Devizo de la taĉmento estis ĵuro: "Mi ekbatalos kontraŭ ĉia maljusteco, malnobleco kaj krueleco, kie ajn mi renkontu ilin. Mi ne atendos ĝis por defendi la veron ekstaros iu alia pli frue ol mi". Idealo de la taĉmento estis juna romantikulo, kiu malakceptas filisteran vivon, kontraŭstaras malbonon kaj ne timas malfacilaĵojn. Krapivin insistis ke la infanoj estas ne malpretaj plenkreskuloj, sed homoj kiuj estas jam same valoraj kaj estimindaj. La aŭtoritatoj plurfoje provis malpermesi agadon de "Karavelo", ĉar en Sovetunio ekzistis unusola junpionira organizaĵo kaj la taĉmento, kiu havis nenian rilaton al la komunisma ideologio, aspektis kiel neakceptebla escepto el tiu sistemo. Sed alta aŭtoritato de Krapivin kiel verkisto kaj subteno flanke de la ĉefa junpionira gazeto "Junpioniro" helpis rebati ĉiujn atakojn kaj la organizaĵo ekzistas ĝis nun, gvidata de edzino de lia filo. La taĉmenatoj studas historion de floto, maran navigaciadon, skermadon kaj ĵurnalismon.

Verkoj de Vladislav Krapivin estas tradukitaj al dekoj da lingvoj kaj eldonitaj en Bulgario, Britio, Hungario, Germanio, Italio, Pollando, Usono, Francio, Ĉeĥoslovakio, Japanio kaj aliaj landoj. Aperis eldonoj de lia verkaro en 30 (2000-2001) kaj 50 (2013-2017) volumoj. Li estas konsiderata klasikulo de la sovetia kaj rusia porinfana literaturo. Aperis kelkaj filmoj surbaze de liaj verkoj. En 2017 omaĝe al Krapivin estis nomita asteroido 407243.

Fontoj