Greka parlamento aprobas disputatan leĝprojekton rilate al universitata polico

Dimanĉo, la 14-a de februaro 2021

Stokbildo de la centra biblioteko de la Nacia Teknologia Universitato de Ateno

Je ĵaŭdo, la 11-a de februaro, la Parlamento de Grekujo aprobis disputatan leĝoprojekton permesantan la kreadon de universitata policanaro kaj disciplina kunsido, kun la celo malebligi malpacon ĉe grekaj universitatoj. La decidon, kiu estis sankciita je 166 voĉoj por kaj 132 voĉoj kontraŭ (el 300 parlamentanoj entute), oponas multaj studentoj kaj profesoroj, argumentante ke ĝi malhelpos la parolliberecon.

La proponitaj ŝanĝoj inkluzivas la establon de aparta universitata sekcio de polico, limigon de eniro en universitatajn areojn, kaj la formadon de disciplina kunsido posedanta la aŭtoritaton suspendi aŭ forbari studentojn.

Reprezentanto de la Ministrejo pri la Protektado de Civitanoj nomis universitatan violenton «ĉiama», kaj diris ke «la polico forpelos grupojn ekstremismajn kaj gardos la infrastrukturon, fine igante universitaton loko sekura.» La reprezentanto emfazis ke «sendi policanojn sur kampusojn estas ne elekto, sed necesa ago».

Antaŭ la parlamenta voĉdono, la ĉefministro de Grekujo Kiriakos Mitsotakis diris al la parlamentanaro: «Nenie en la mondo ni vidas [...] bildojn de vandalizataj historiaj konstruaĵoj». Mitsotakis estas la ĉefo de la centra-dekstra partio Nova Demokratio, kiu enkondukis la leĝoprojekton.

Multaj malpacaj incidentoj okazis ĉe grekaj universitatoj, ekzemple studenta ribelo ĉe la atena Nacia Teknologia Universitato en 1973 kontraŭ la junto reganta Grekujon dum la jaroj 1967 ĝis 1974. La registaro utiligis perforton por subpremi la ribelon, rezultigante la mortojn de 26 homoj. Poste, en alia manifestaciado kontraŭ altlernejaj reformoj inter la jaroj 1990 kaj 1991, mortis unu instruisto. Je tiu oktobro, anarĥiistoj portantaj kapuĉojn ostaĝprenis rektoron.

En 2019 la registaro nuligis efektivan depost 1982 limigon kiu esence malpermesis al la polico eniri universitatajn teritoriojn. Ĉe lastatempaj mitingoj, manifestaciantoj kriadis la sloganon «Panon, edukon kaj liberecon», kio estis ofta frapfrazo de la ribelo de 1973. Ĉi tiun januaron, atenaj policanoj uzis larmigan gazon kontraŭ manifestacio malobeanta dekretojn pri trudizoliĝo.

Multaj grekaj profesoroj oponas la koncepton de universitatpolico, kaj ankaŭ la maldekstra opozicia partio Siriza, kiu ĝin kritikis kiel provon igi universitatojn «sterilaj kaj neliberaj».

Antaŭ nelonge, oni buĝetis pliajn 23 milionojn da eŭroj al la greka policanaro por ke ĝi povu pli facile «alfronti aktualajn defiojn, kiel ekz. KOVIM-19 kaj eksterajn minacojn».

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Greek lawmakers approve contentious campus police legislation, el anglaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).