Halterlevisto Hidilyn Diaz gajnis la unuan Olimpikan oran medalon por la Filipinoj

Vendredo, la 30-a de julio 2021

Diaz en 2016.
Foto: Registaro de la Filipinoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Weightlifter Hidilyn Diaz wins the Phillipines' first-ever Olympic gold medal, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).

Lunde la 26-an de julio, filipina halterlevisto Hidilyn Diaz gajnis la oran medalon ĉe la Tokiaj Olimpikoj en virina halterlevado en la kategorio 55 kg dum sia kvara provo ĉe la Olimpikaj ludoj. Ŝi levis tutan pezon da 224 kg, kio estas remiso de la nuna olimpka rekordo. Estas du partoj de la konkurso: en la unua parto ŝi levis 97 kg kaj en la dua parto ŝi levis 127 kg.

Post la matĉo ŝi diris en intervjuo: "Mi havas 30 jarojn kaj mi pensis, ke ĝi malkreskis, mia rendimento, sed mi ŝokis, ke mi povis." Komunikilo de la prezidenta proparolanto de la Filipinoj Harry Roque festis la venkon de Diaz kaj diris, "Gratulon, Hidilyn. La tuta filipina nacio fieras pri vi".

La antaŭa rekordo-farinto Liao Qiuyun de Ĉinujo gajnis la arĝentan medalon kun pezo da 223 kg, kaj Zulfiya Chinshanlo de Kazaĥujo gajnis la bronzan medalon.

Diaz gajnis la arĝentan medalon ĉe la 2016 Olimpikoj en Riodeĵanejro, Brazilo, kie ŝi konkuris en la 53 kg-a kategorio. Ŝi gajnis oran medalon en la Sudorientaziaj Ludoj en 2019. Diaz ekzercis en Malajzio, kie ŝi fiksiĝis pro COVID-19-vojaĝlimigoj truditaj de la Filipinoj. Tie, ŝi ekzercis en memkonstruita gimnastejo kaj uzis akvobotelojn.

Fontoj redakti