Hungario fermis landlimon kun Kroatio

Sabato, la 17-a de oktobro 2015

Dum nokto inter vendredo kaj sabato Hungario fermis sian landlimon kun Kroatio. Hungario tiamaniere celas malaltigi la nombron de rifuĝintoj, kiuj iras tra Hungario.

Hungario jam dum septembro fermis sian landlimon kun Serbio. Rifuĝintoj, kiuj iras al Germanio tra Balkano nun iras tra Kroatio kaj Slovenio.

Kroatio jam antaŭe diris ke ĝi transportos rifuĝintojn al landlimo kun Slovenio. Unuaj el tiaj busoj alvenis jam sabate matene. Vendrede Slovenio haltis trajnan transporton kun Kroatio.

Fontoj

(ĉeĥa) ČT24 «Maďarská hranice je zavřená, uprchlíci míří do Slovinska» – Ĉeĥa Televido, 2015-10-17 (arkivita [ ]) (germana) ARD «Ungarn macht Grenze zu Kroatien dicht» – ARD, 2015-10-17 (arkivita [ ])


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:   Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo