Inundoj en Eŭropo mortigis pli ol 150 homojn, centoj malaperis

Dimanĉo, la 18-a de julio 2021

Inundo en Berno.

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Floods in Europe kills over 150, hundreds reportedly missing, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).


Laŭ pluraj raportoj hieraŭ, inundoj en Eŭropo mortigis inter 100 kaj 160 homoj; la situo de centoj da homoj estas nekonata.

En Germanujo kaj Belgujo tutaj vilaĝoj subakviĝis, laŭ CNN. La registaro de Nordrejn-Vestfalio raportis, ke akvobaraĵo laŭlonge de la rivero Rur rompiĝis en la germana federacia lando. Meteologo de CNN Brandon Miller diris, ke inter 100 kaj 150 milimetroj da pluvo falis dum unusola tago en pluraj partoj de okcidenta Germanujo, kio superas monatan normon.

Miloj da germanoj iĝis senhejmuloj pro la inundoj. Konstruaĵoj disfalis aŭ iĝis neloĝeblaj. Akvobaraĵo proksime al Kolonjo estis klasifikita kiel damaĝita. Filmaĵoj faritaj proksime de Frankfurto ĉe Majno bildigis tutan domon, kiun la inundado forportis en la rivero Ahr.

Kvankam la plejparto de pereoj okazis en Germanujo, The Independent raportis, ke 24 homoj mortis en Belgujo. Je ĵaŭdo la polico de la belga urbo Lieĝo ordonis evakuon de la loĝantoj.

La veteraj turbulencoj afektis Francujon, Luksemburgon, Nederlandon kaj Svislandon kaj okazis inundoj antaŭe en la Unuiĝinta Reĝlando je lundo inkluzive de Londono.

Fontoj redakti