Kimrujo plivastigis malpermeson je fumado por inkluzivi hospitalojn, lernejojn kaj ludejojn

Merkredo, la 3-a de marto 2021

Kimra ministro pri mensosanto, bonfarto, kaj kimra lingvo Eluned Morgan. Stokbildo de 2018.

La 1-an de marto, Kimrujo plivastigis sian jaman malpermeson je fumado en publikaj ejoj, por inkluzivi hospitalojn, lernejojn, kaj ludejojn. Kimro estas la unua el la nacioj de la Unuiĝinta Reĝlando, kiu enkondukis tian malpermeson. Al malobeantoj minacas monpuno je 100 britaj pundoj.

Ĉi tio estas aldono al jamaj limigoj al fumado, inkluzive de malpermeso je fumado en kovritaj publikaj lokoj ekde 2007 kaj malpermeso je fumado ene de aŭtoj kun infanoj ekde 2015.

La kimra registaro, estrata de la maldekstrisma Kimra Laborista Partio, diris ke la rimedo celas malkuraĝigi kaj adoltojn kaj junulojn de fumado, igante ĝin aspekti malpli normale, kaj ankaŭ celas kuraĝigi jamajn fumantojn ĉesi.

Du hospitaloj en la suda parto de la lando instalis aŭdilajn sistemojn por memorigi al pacientoj ke hospitaloj estu senfumaj per simpla puŝo al butono. En 2016, oni eksperimentis en diversaj kimraj hospitaloj kun simila meĥanismo, kiu sonigis anoncon surbendigitan de lokaj lernejanoj.

La minstro pri mensosano, bonfarto, kaj kimra lingvo Eluned Morgan komentis ke ŝi estas «tre fiera enigi ĉi tiun leĝon en forton», aldonante ke «ĉi tiu leĝo utilos al la sano de venontaj generacioj en Kimrujo, ĉar malpli multe da geknaboj estos submetitaj al fumado.» Ŝi konkludis: «Ni devas fari ĉion eblan por kontraŭlukti la lezajn efikojn de fumado.»

La registaron kritikis multaj grupoj subtenantaj la rajtojn de fumantoj. La direktoro de la Libereca organizaĵo por la rajto ĝui tamabkfumadon Simon Clark opiniis ke la leĝo estas «kvazaŭ toporego uzata por disigi nukson.» Li diris: «Ne estas evidentaĵoj, ke fumado en aperta aero konsistigas riskon al ies sano, inkluzive la sanon de geknaboj.» La direktoro plue eksplikis: «Malpermesi fumadon ĉe la teritorio de hospitaloj estas aparte maljuste, ĉar tio apartigas fumantojn kiuj eble havas streson kaj bezonas komfortigan cigaredon. La plimulto de fumantoj posedas la komunan saĝon kaj ne fumas apud infanoj. Ili ne bezonas politikistojn diktantajn al ili kiel konduti.»

Vikinovaĵoj kontaktis la oficejon de Eluned Morgan por ekscii plu pri ĉi tiu malpermeso.

Ekskluziva: Demandoj de Vikinovaĵoj al la oficejo de Eluned Morgan redakti

Vikinovaĵoj: Kio estas la ĉefa celo de ĉi tiu leĝo? Supozante, ke ĉio kunmetiĝos tiel, kiel vi intencas, kiel aspektus la estonteco de Kimrujo rilate al fumado?

Oficejo de Eluned Morgan: Ni efektivigas ĉi tiun leĝon por protekti la popolon kontraŭ submeto al damaĝanta pasiva fumado, por helpi tiujn, kiujn penadas ĉesi, kaj por malpliigi la probablon ke junuloj ekos fumi.
Ni fokusigas nin al nia pli longtempa celo fari pli multe da publikaj lokoj en Kimrujo senfumaj, kaj helpi homojn fari pozitivajn ŝanĝojn al sia sano kaj bonfartado. Ni intencas progresi la laboron por etendi la fumomalpermeson al eksteraj partoj de kafejoj kaj restoracioj en urbcentroj kaj urbetcentroj.

VN: Kiel vi respondus al la kritiko, ke la registaro penas «dikti mikronivele» la vivojn de la popolo?

Oficejo: La leĝo enkondukiĝas por protekti la publikan sanon kontraŭ damaĝanta pasiva fumado, kaj ankaŭ por subteni tiujn, kiujn penadas ĉesi. Ni esperas malnormaligi fumadon inter geknaboj kaj junuloj, por ke iĝu malpli probable de la komenco ke ili ekos fumi.

VN: Ĉu vi pensas ke informita adolto havas la rajton fumi?

Oficejo: Fumado estas la plej ofta kaŭzo de antaŭtempaj, eviteblaj mortoj en Kimrujo. Ni enkondukis ĉi tiun leĝon tial, ke ni devas fari ĉion eblan por kontraŭlukti la lezajn efikojn de fumado, kaj por subteni homojn por ke ili alprenu pozitivajn decidojn rilate al la sano. Ni esperas ke, pliigante la nombron de senfumaj lokoj, ni plibonigos la sanon de loĝantoj de Kimrujo; tamen ankoraŭ restos lokoj, kie adoltoj povos fumi.

VN: Kien oni iru, se oni deziras fumi?

Oficejo: La leĝo kontraŭ fumado estas aplikebla nur en tiuj lokoj, kiuj estas menciitaj en la leĝo.

VN: Ĉu la nuna malpermeso je fumado en ludejoj estas aplikebla nur kiam ĉeestas geknaboj, aŭ ĉu la permeso estas tuttempa? Ĉu vi povus klarigi?

Oficejo: Ĉiuj publikaj ludejoj en Kimrujoj estos devigataj resti senfumaj la tutan tempon. Eĉ se la publikan ludejon geknaboj ne ĉeestas, la ludejo devas esti senfuma la tutan tempon. Ni scias ke malpliigado de la nombro de ekfumantaj junuloj savas vivojn. Tial, limigi fumadon en lokoj kien geknaboj kaj junuloj ofte iras, helpos fari fumadon aspekti malpli normala kaj malpliigos la probablon ke geknaboj kaj junuloj ekos fumi.

Fontoj redakti

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Wales widens smoking ban, includes at hospitals, schools and playgrounds, el anglaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).

 
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.