Kolizio de rusiaj kaj usonaj militveturiloj okazis en Sirio

Vendredo, la 28-a de aŭgusto 2020

Rusia militpolico en Sirio.


La 26-an de aŭgusto en Interreto aperis filmeto, montranta intencan kolizion de rusiaj kaj usonaj militveturiloj en Sirio. Kvar usonaj militistoj estis vunditaj kiam la rusia blendveturilo ramis la usonan. La rusia flanko asertas ke la usonanoj provis bloki la vojon al la rusia patrolo.

La incidento okazis la 25-an de aŭgusto ĉirkaŭ 10-a matene (loka horo) apud la urbo Al-Malikijah en nord-orienta parto de Sirio, kelkajn kilometrojn for de limo kun Turkio. En la menciita filmeto videblas kiel rusiaj kaj usonaj blendveturiloj kun flirtantaj flagoj de siaj nacioj kolizias dum almenaŭ unu rusia helikoptero pendas super ili ege malalte. La rusia Tajfun ramas la usonan Oshkosh M-ATV (laŭ aliaj fontoj — MaxxPro). Kvar usonaj militistoj ricevis kontuzo-similajn vundojn, sed post medicina ekzamenado revenis al la militservo.

La 26-an de aŭgusto okazis telefona interparolo inter rusia generalo Valerij Gerasimov, komandestro de la Ĝenerala Stabo de la Armitaj Fortoj de Rusio kaj usona generalo Mark A. Milley, komandestro de la Unuigita Stabo de Usono. Enhavo de la konversacio ne estis diskonigita.

La 27-an de aŭgusto dum speciala gazetarkonferenco la rusiaj militistoj prezentis sian version de la evento. Laŭ ĝi, kvin blendveturiloj de la rusia militpolico plenumis laŭplane patroladon de teritorio, sekvante laŭ itinero Baterzan (50 oriente de Al-Kamiŝli) — Faukani — Tell-Asfar — Kani-Ker — Kani-Motol — Kasan — Rihanik. La patrolon ŝirmis armeaj helikopteroj, kies uzado estas permisita de la usono-rusiaj protokoloj pri malkonfliktigado, aprobitaj la 9-an de decembro 2019. Laŭe al tiuj ĉi protokoloj, itinero de la patrolo, ĝia konsisto kaj informoj pri ĝia helikoptera akompano estis interkonsentitaj kun la usona flanko vespere antaŭtage, la 24-an de aŭgusto. Oni akordigis ankaŭ punktojn de eniro kaj eliro de la patrolo en la zono de respondeco de la Iternacia Kontraŭterorisma Koalicio. Sed post eniro de la patrolo en tiu ĉi zono ĝin ekpersekutis du usonaj blendveturiloj, dum du aliaj blokis la vojon. La rusia patrolo faris ĉion por eviti la konfrontiĝon, sed fine devis rame liberigi la vojon por plua plenumado de sia tasko.

La usona flanko diras, ke la rusia patrolo aperis en sekureca zono, kien ĝi ne rajtis veni. Proparolanto de la Blanka Domo John Ullyot diris, ke la usonanoj forveturis por ne streĉi la situacion.

Malsekuraj kaj neprofesiaj agoj kiel tiu ĉi reprezentas rompon de malkonfliktiga protokolo, aprobita de Usono kaj Rusio en decembro 2019. La Koalicio kaj Usono ne serĉas eskaladon kontraŭ iuj ajn militfortoj, sed usonaj fortoj ĉiam detenas neforpreneblan rajton kaj devon defendi sin mem de malamikaj atakoj.
John Ullyot, proparolanto de la Blanka Domo.

En oktobro 2019 usona prezidanto Donald Trump subite ordonis foriron de 1000 usonaj soldatoj en Sirio, kion sekvis invado de turkaj trupoj, okupintaj nordan parton de la lando (Roĵavo) por preventi atakojn de siriaj kurdoj kaj ilian kunlaboron kun kurdaj separistoj en Turkio. Danke al perado de Rusio la siria kaj turka registaroj interkonsentis starigi sekurecan linion, kiu disigis du armeojn. Ĝi estas patrolata de komuna patrolo de siriaj trupoj kaj rusia militpolico, konsistanta plejparte el militistoj-islamanoj. Multaj rusiaj trupoj okupis forlasitajn usonajn milibazojn. La 27-an de aŭgusto Sekretario de Ŝtato Mike Pompeo deklaris en Jerusalemo: "Danke al la prezidantaj persisto kaj gvidanteco, IŜIL estis forbalaita. Ĝi malaperis". Tamen raporto de Unuiĝintaj Nacioj konstatas ke en Sirio kaj Irako plu agas ĝis 10 mil batalantoj de IŜIL, kiuj libere moviĝas inter la du ŝtatoj kaj daŭrigas militadon. En la regiono restis nur 500 usonaj militistoj, protektantaj naftominejojn, pro kio la siria registaro akuzas Usonon pri malkaŝa ŝtelado de la siria nafto.

Usona generalo-majoro Kenneth P. Ekman, vic-komandestro de la operaco kontraŭ Islama Ŝtato en Irako kaj Sirio, diris ke usonaj kaj rusiaj trupoj en Sirio subtenas ĉiutagan kontakton kaj faras ĉion por eviti konfrontiĝojn.

Tio estas la unua kolizio inter la rusiaj kaj usonaj trupoj en Sirio, sekve de kiu estis vunditaj usonaj militistoj. En 2018 siriaj trupoj sturmis usonan militbazon, sed retiriĝis perdinte 200-300 soldatojn, inter kiuj laŭdire estis dungosoldatoj de la rusia militfirmao Vagner.

Fontoj