Komuniko de UEA: Probal Dasgupta, Eks-prezidanto de UEA ricevas ŝtatan premion en Barato

Vendredo, la 8-a de oktobro 2021

Rim.: Ĉi tiu enhavo unue aperis kiel gazetara komuniko de UEA kaj montriĝas ĉi tie laŭ la kondiĉoj de la permesilo CC-BY 4.0.

Probal Dasgupta


Ĉi-jare, la Premio Vidyasagar estas por la unua fojo aljuĝita al esperantisto. Tiun ĉi premion, rilatantan al la tuta verkaro de la respektivaj aljuĝitoj, la registaro de la gubernio Okcidenta Bengallando (en Barato) lanĉis en 1980 honore al la memoro de la granda klerulo, edukisto, instituci-konstruinto kaj soci-reforma pioniro Ishwar Chandra Vidyasagar (1820–1891). En 2021 ĝi estis rebaptita al Premio Vidyasagar-Dinamoyee (kunhonore al lia edzino) kaj estas nun aljuĝata de la registara fako pri supera eduko kunlabore kun la nove establita Vidyasagar Academy (akademio Vidyasagar). La 26-an de septembro 2021, okaze de la 201-a naskiĝdatreveno de Vidyasagar, la esperantista lingvisto Probal Dasgupta kaj tri samtempaj premiitoj (en aliaj sociaj kaj edukaj terenoj tuŝitaj de la pioniraj strebadoj de Vidyasagar) ! ricevis l a Premion. Tio okazis en la ejo de la akademio Vidyasagar en Kolkato, domo en kiu la klerulo mem loĝis en la finaj jaroj de sia vivo.

Probal Dasgupta, studinta en sanskrita kolegio (Kolkato), la dekana kolegio de Puneo kaj novjorka universitato, instruis lingvosciencon en la universitato de Kolkato, la dekana kolegio, la universitato de Hajderabado kaj la barata statistika instituto en Kolkato; de tiu lasta posteno li emeritiĝis en 2018. Esperanton li helpinstruis en 1978 kun David Jordan en la sanfranciska somera kursaro, kiu estis la praformo de NASK, kaj en 1988 kun Marjorie Boulton en la barlastona somera kursaro.

Liaj eldonaĵoj koncernantaj lingvistikon inkluzivas The Otherness of English: India’s Auntie Tongue Syndrome (1993), Explorations in Indian Sociolinguistics (kun Jayant Lele kaj Rajendra Singh, 1995), After Etymology: Towards a Substantivist Linguistics (kun Alan Ford kaj Rajendra Singh, 2000), Inhabiting Human Languages: The Substantivist Visualization (2012), Kathaar Kriyaakarma (bengallingva: ‘La agadoj de la vortoj’, 1987), Chinn a Kathaay Saajaaye Tarani (bengallingva: ‘Sur boato ornamita per vortoj rompitaj’, 2011), Bhaashaar Bindubisarga (‘La cediloj kaj cirkumfleksoj de la homa lingvo’, 2012), Merur Praarthanaa: Bishuber Uttar (‘La polusoj preĝas: la ekvatoro plenumas’, 2015).

Liaj eldonaĵoj en Esperanto inkluzivas Primico (tr de poemoj de Rabindranath Tagore, 1977), Mi juna (tr. de aŭtobiografio de Manashi Dasgupta, 1989), Klera edzino (tr. de romano de Upendronath Ganggopaddhae, 1994), Dormanta hejmaro (tr. de romano de Manashi Dasgupta, 2006), Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo (2011). Pere de Esperantaj pontotradukoj li bengaligis la kroatan infanromanon Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlap! ić de Ivana Brlić-Mažuranić (2006), la svedan teatraĵon Nemeza de Alfred Nobel (2014), la finnan romanon Sep fratoj de Aleksis Kivi (2020). Dasgupta estas honora membro de la lingvistika societo de Usono jam de 2004. La barata konsilio pri filozofia esplorado nomumis lin sia vizitprofesoro de la jaro por 2009. En 2012 estis aljuĝita al li la Premio Archana Chaudhuri de Bangiya Sahitya Parishad, la bengala literatura akademio. En 2006 li estis prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono (por la ekzamenoj ILEI-UEA). De 2007 ĝis 2013 li estis Prezidanto de UEA. De 2016 ĝis 2022 li estas prezidanto de la Akademio de Esperanto.

Fontoj redakti