Laŭ raporto, profituloj prirabis Sud-Sudanon

Vendredo, la 20-a de septembro 2019

Granda nombro da diversaj internaciaj institucioj, inkluzive de firmaegoj en Usono kaj Ĉinio, profitis de la longa civila milito de Sud-Sudano, laŭ raporto verkita de gvatogrupo en Vaŝingtono.

La Gardo (The Sentry), kiu raportas pri ligoj inter la korupto kaj abomenaj perfortoj en Afriko, pretendas en sia raporto, publigikita ĵaŭdon la 19-an de septembro en Londono, ke pluraj komercistoj kaj firmaoj praktikas ĝeneraligitan koruptadon sankciitan de la registaro, okaziginte la mortigon de centmiloj da Sud-Sudananoj dum la civila milito.

"Dar Petroleum, la plurnacia petrolkonsortio direktata de la Ĉinia Nacia Petrola Korporacio, ne estas nur malaktiva profitanto de la terura nuna situacio. La firmao aktive partoprenis en la detruo de Sud-Sudano", diris George Clooney, la aktoro kaj kunfondinto de La Gardo, ĉe la gazetara konferenco en Londono.

La petrolgiganto "subtenis mortigajn milicojn kaj poluis komunumojn, kaj pro tio ĝi endanĝerigis centmilojn da homoj, dume subaĉetante registarajn oficiulojn," diris Clooney.

La raporto diris ke plurnacia petrolkonsortio en Sud-Sudano, direktata de la ĉinia Dar Petroleum kaj la malajzia petrolŝtatfirmao Petronas, provizis materialan subtenon al por-registaraj milicoj kiuj faris terurajn perfortojn, inkluzive de la brulado de tutaj vilaĝoj celante civilulojn, kaj atakon kontraŭ protektejo de civiluloj de la Unuiĝintaj Nacioj.

La raporto diris ke Ara Dolarian, usona armilokomercisto de Fresno, Kalifornio, provis vendi armilojn je 43 milionoj da dolaroj komence de 2018 al Generalo Paul Malong, taksita de La Gardo kiel "militestro", kiu estis maldungita de Prezidanto Salva Kiir kaj de tiam fondis sian propran ribelgrupon.

Fontoj