La ĵurnalistoj ofte malliberiĝas en Ĉinio, Turkio, Sauda Arabio kaj Egiptio

Merkredo, la 11-a de decembro 2019

La libereco de la gazetaro laŭ lando (2015)

La nombro da ĵurnalistoj tutmonde malliberigitaj restas proksimume tiom granda kiom iam ajn en la pasinteco, laŭ ĉiujara enketo eldonita mercredon, la 11-an de decembro, de la Komitato pri la protektado de ĵurnalistoj (Committee to Protect Journalists — CPJ), kiu nomis Ĉinion, Turkion, Saudan Arabion kaj Egiption la plej oftaj malliberigintoj de ĵurnalistoj en la tuta mondo. La CPJ estas novjorka senprofita neregistara organizaĵo zorgante pri la libereco de la gazetaro en la tuta mondo.

«La kvaran sinsekvan jaron, centoj da ĵurnalistoj estas malliberigitaj tutmonde dum aŭtoritatemuloj kiel Xi Jinping, Recep Tayyip Erdoğan, Mohamed bin Salman kaj Abdel Fattah el-Sisi ne ŝajnas malpezigi sian premon sur kritikemaj amaskomunikiloj», laŭ la raporto.

Kvankam la nombro da ĵurnalistoj tutemonde malliberigitaj malaltiĝis de 253 al 245 en 2019, la CPJ ankaŭ asertas ke la nombro da ĵurnalistoj akuzitaj pri raportado de «falsaj» aŭ «falsigitaj novaĵoj» (fake news) daŭre kreskis.

«La nombro da ĵurnalistoj akuzitaj pri "falsaj novaĵoj" plialtiĝis al 30 kompare kun 28 pasintjare», diris la raporto, klarigante ke tiu ĉi akuzo, ofte prezentata precipe en Egiptio, «krute plialtiĝis de 2012, en kiu jaro la CPJ trovis nur unu ĵurnaliston alfrontintan tiun akuzon».

«Dum la pasinta jaro, subprememaj landoj, inkluzive de Rusio kaj Singapuro, kreis leĝojn krimigantajn la publikigon de "falsigitaj novaĵoj"».

La ĉi-jara enketo estas la unua fojo de 2015 ke Turkio ne okupas la unuan rangon de la plej malliberigemaj landoj, parte ĉar Ankaro «malaperigis preskaŭ ĉian sendependan ĵurnalismon, liberigis ĵurnalistojn atendante iliajn procesojn aŭ apelaciojn».

Ĉinio, kiu dum pluraj jaroj sekvis nur Turkion kiel unu el la plej subprememaj medioj por amaskomunikiloj, tenas 47 ĵurnalistojn en malliberejo, la saman nombron kiel en 2018, kion ĝenerale okazigis la provoj de ĵurnalistoj observi la vastan persekutadon de la ujgoroj, plejparte islamanoj loĝantaj en Ŝjinĝjiango.

«En unu ĵusa afero, Sophia Huang Xueqin, memstara ĵurnalistino laborinte kiel enketraportisto por kelkaj ĉinaj gazetoj, estis arestita en oktobro baldaŭ post kiam ŝi priskribis en sia blogo kiel ŝi sin sentis marŝante kun la por-demokratiaj manifestaciantoj en Hongkongo», laŭ la raporto.

Sauda Arabio, kie la nombro da ĵurnalistoj malliberigitaj konstante kreskis de 2011, nuntempe tenas 26 ĵurnalistojn malantaŭ ferstangoj kaj oni akuzas ĝin pri torturo.

En Egiptio, la plimulto el la 26 ĵurnalistoj nuntempe malliberigataj alfrontas amasprocesojn. Oni kondukas ilin kune al juĝisto, ĝenerale por alfronti akuzojn pri terorismo kaj raportadoj taksitaj kiel «falsigitaj novaĵoj».

La egiptiaj registaraj oficialuloj, kaj la ceteraj tiaspecaj oficialuloj en Turkio, Ĉinio, Rusio kaj Irano, kutimas insisti ke ili celas nur la ĵurnalistojn kiuj klopodas malstabiligi siajn respektivajn landojn.

Fontoj