La 49a Kongreso de Litova E-Asocio kaj la Zamenhof-Tagoj en Kaŭno (Litovujo)


Mardo, la 3-a de decembro 2013

Blazono
Blazono

La 14-an de decembro en Kaŭno okazos la 49a kongreso de Litova Esperanto-Asocio. Estraro de la Asocio en la informilo ne substrekis la punkton de la tagordo pri elektado de la Estraro kaj de Prezidanto. Do, la kongreso estos grava. Litoviaj esperantistoj povos taksi laboron de la malnova Estraro kaj aktive partopreni en elektado de la novaj Estraro kaj Prezidanto, ĉar ĉiuj partoprenantoj havos balotrajton.
Post la kongreso okazos Zamenhofaj Tagoj 2013.

Fontoj