La Monda Organizaĵo pri Sano kontraŭas truditan enhejmiĝon kiel ĉefan kontraŭvirusan rimedon

Doktoro David Nabarro, la Speciala Sendito de la Monda Organizaĵo pri Sano pri Kovim-19, diris al la brita gazeto The Spectator:

Ni ja petegas ĉiujn mondestrojn: ĉesu uzi trudatan enhejmiĝon kiel ĉefan kontraŭvirusan rimedon.
David Nabarro, Speciala Sendito de la MOS pri Kovim-19

Krome li asertas ke la sola celo kiun enhejmiĝoj sukcesas atingi estas malriĉeco, sed li ne menciis la eventualajn savotajn vivojn.

"Malpermesoj elhejmiĝi havas unu solan konsekvencon, kiun oni rajtas neniam subtaksi, tio estas fari homojn multe pli malriĉaj", li diris.

"Ni ĉe la Monda Organizaĵo pri Sano ne apogas trudatajn enhejmiĝojn kiel ĉefan rimedon por regi ĉi tiun viruson."

"La solan tempon, kiam ni opinias ke trudita enhejmiĝo pravigeblas, estas por gajni tempon por sin reorganizi, sin regrupigi, reekvilibrigi la rimedojn, protekti lacegajn sanlaborulojn, sed ĝenerale ni preferus ne fari tion."

Dro Nabarro ĉefe kritikis la tutmondajn konsekvencojn de la enhejmiĝoj, klarigante ke pli malriĉaj ekonomioj estis nerekte tuŝitaj.

"Rigardu tion kio okazis je la turisma industrio en Karibio, ekzemple, aŭ en la Pacifiko, ĉar oni ne ferias", li diris.

"Rigardu tion kio okazas al kamparanaj farmoj ĉirkaŭ la tuta mondo ... rigardu, kio okazas al malriĉecaj niveloj. Ŝajnas tute eble, ke ni havos duobliĝintan malriĉecon antaŭ la venonta jaro. Verŝajnas ke oni havos almenaŭ duoble pli altan nivelon de infana subnutrado."

Fontoj