La Unuiĝintaj Nacioj publikigis liston de firmaoj kiuj komercas en israelaj kolonioj en Cisjordanio

Vendredo, la 14-a de februaro 2020


Israelaj setlejoj en Cisjordanio

La Unuiĝintaj Nacioj publikigis liston de firmaoj kiuj komercas en la israelaj kolonioj de Cisjordanio, kies ekziston la plejparto de la internacia komunumo konsideras malobservo de la internacia juro.

La oficejo de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj deklaris merkredon, la 12-an de februaro, ke ĝi nombris 112 firmaojn kiuj agadas en la israelaj setlejoj, inter kiuj 94 havas sian sidejon en Israelo kaj 18 alilande.

La Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj ordonis en 2016 al la Alta Komisaro, malgraŭ la kontraŭstaro de Usono, redakti liston de la firmaoj kiujn oni rigardas kiel subtenemajn al la kolonioj.

La ministro pri eksteraj aferoj de la Palestina Nacia Aŭtoritato Riyad Al-Maliki diris ke la listo estas venko por la internacia juro. La israela ministro pri eksteraj aferoj Israel Katz diras ke la publikigo de la listo estas «honta kapitulacio» al la malamikoj de Israelo.

Israelo diras ke la listo povus estigi bojkotojn ne nur kontraŭ ĝiaj firmaoj, sed ankaŭ kontraŭ tiaj internaciaj firmaoj kiel AirBnb, Motorola kaj General Mills.

La usona sekretario de ŝtato Mike Pompeo konigis sian koleron pri la publikigo de tiu listo malgraŭ la rifuzo de Usono.

«Mi indignas ke la Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj Michelle Bachelet publikigis datumbazon de firmaoj agantaj en la teritorioj regataj de Israelo», deklaris Pompeo ĵaŭdon, la 13-an de februaro. Pompeo diris ke la listo estis «ordonita de la diskreditigita Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN» kaj ke ĝi «nur konfirmas la senhaltan kontraŭ-israelan biason tiom oftan ĉe la Unuiĝintaj Nacioj». Tiu ĉefa usona diplomato promesis ke Usono «neniam» transdonos informojn por helpi la Altan Komisaron redakti tiajn listojn kaj petis de la membraj ŝtatoj «ke ili aliĝu al ni por malakcepti tiun ĉi klopodon».

Israelo, kiu ekregis Cisjordanion dum la Sestaga milito en 1967, asertas ke la kolonioj estas fonditaj sur kontestata teritorio. La palestinanoj taksas la koloniojn kaj la soldatojn kiuj protektas la teritorion obstakloj al la starigo de la palestina ŝtato.

Fontoj