La brita ĉefministro Boris Johnson eniris intensan flegadon pro la kronviruso

Mardo, la 7-a de aprilo 2020


La brita ĉefministro Boris Johnson eniris la intensan flegadan fakon de londona malsanulejo post kiam liaj kronvirusaj simptomoj malboniĝis, lundon la 6-an de aprilo, nur unu tagon post lia enmalsanulejiĝo malfrue dimanĉon, 10 tagojn post lia diagnozo de kronvirusa malsano de 2019.

«Dum la posttagmezo la stato de la ĉefministro malboniĝis, do laŭ la konsiloj de lia kuracista teamo li estis translokita en la intensan flegadan fakon de la malsanulejo», diris lia oficejo per komunikaĵo.

Oficialuloj en Downing Street diris ke Johnson estas en konscio kaj ne bezonas ventumadon ĉi-momente, sed oni lokis lin en la intensa flegada fako pro la eventualeco ke li tion ekbezonos pli malfrue.

Oni aldonis, ke Johnson petis sian sekretarion pri eksteraj aferoj Dominic Raab deĵori liavice.

Kelkajn horojn antaŭe, Johnson diris per Tvitero ke li estis bonhumora post sia unua tranoktiĝo en la malsanulejo.

La proparolanto de la ĉefministro diris ke Johnson pasigis komfortan nokton kaj ankoraŭ estis estranta la registaron malgraŭ sia enmalsanulejiĝo pro daŭrantaj simptomoj de COVID-19 je tusado kaj febro.

Johnson elsendis tviton dankante la Nacian Prisanan Servon de Britio pro ties flegado de li kaj de aliuloj dum ĉi tiu malfacila tempo.

«Laŭ la konsilo de mia kuracisto, mi iris al la malsanulejo por submeti min al ordinaraj kontroloj pro tio, ke mi ankoraŭ spertas kronvirusajn simptomojn» diris Johnson en sia tvito. «Mi estas bonhumora kaj mi restas en kontakto kum mia teamo dum ni kunlaboras por batali kontraŭ ĉi tiu viruso kaj restigi ĉiujn sekuraj».

La proparolanto de Johnson rifuzis malkaŝi, al kiaj kontroloj Johnson submetiĝis. Li insistis ke la ĉefministro ankoraŭ estras la registaron. Tiu ricevas ĝisdatigojn en la malsanulejo kaj daŭre ricevas skatolon de dosieroj kaj de resumaj paperoj.

La 55-jara ŝtatestro estis kvanrantenita en sia loĝejo ĉe Downing Street ekde sia diagnozo de COVID-10 la 26-an de marto. Li estas la unua ŝtatestro kiu ekmalsanis pro la viruso.

Fontoj