La irana prezidanto Ruhani postulis de la eksterlandaj potencoj ke ili eliru el la Golfo

Mardo, la 24-a de septembro 2019

Hasan Ruhani

Dimanĉon, la 22-an de septembro, la irana prezidanto Hasan Ruhani diris ke se oni celas la pacon kaj la sekurecon, la eksterlandaj potencoj devas "eliri el tiu mondparto" ĉar ilia ĉeesto povus estigi armkonkurson. Li ankaŭ anoncis novan iniciaton de sekureco por la Persa Golfo, la Golfo de Oman kaj la Hormuza Markolo, kiu prezentiĝos ĉe la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj pli malfrue ĉi-semajne.

Ruhani parolis ĉe la malfermigo de la Sankta Defend-Semajno, la ĉiujara memorigo de la okjara Iran–Iraka Milito, kie prezentiĝis militaj paradoj. "La ĉeesto de eksterlandaj militistoj povas endanĝerigi tiun ĉi mondparton, la internaciajn marojn, same kiel la sekurecon de ŝipvojoj kaj energio, sed nia vojo celas krei unuecon kaj kunordigon kun la ĉi-tieaj landoj", li diris. Kiuj volas ligi la ĉi-tieajn okazojn al la Islama Respubliko Irano mensogas, kiel liaj pasintaj mensogoj malkaŝiĝis [...] Se ili verdiras kaj vere celas sekurecon en tiu ĉi mondparto, ili devas ne sendi batalflugmaŝinojn, bombojn kaj danĝerajn armilojn en tiun ĉi mondparton."

"Via ĉeesto ĉiam estis malfeliĉego por tiu ĉi mondparto kaj ju pli fore vi eliros el nia mondparto kaj niaj landoj, des pli da sekureco venos al nia mondparto", li daŭrigis en la parolado kiun li faris en Teherano, la ĉefurbo. La nova sekurecplano de Ruhani direktiĝus de Irano kaj konsistigus subtenon de tieaj landoj por sekurigi la marvojojn en la mondparto. Laŭ la Associated Press, Irano pliigis kunlaboradon dum kelke da jaroj kun la mararmeoj de Ĉinio, Hindio, Omano, Pakistano kaj Rusio.

La parolado okazis ĉirkaŭ unu semajnon post atako kontraŭ petrolinstalaĵoj en Sauda Arabujo kiu duonigis la saud-araban petrolproduktadon. La jemenaj Huthioj prenis al si la respondecon por la atako, sed kaj Sauda Arabujo kaj Usono pretendis ke Irano partoprenis en ĝi. La unuaj raportoj temis pri atakoj de senpilotaj aviadiloj, sed la saud-araba registaro diris ke la atakoj inkluzivis krozmisilojn kiuj ne povis elveniri el Jemeno.

Usono pli forte kulpigis Iranon pri la atako kaj promesis sendi pli da militistoj al Sauda Arabujo. Lastatempe, Usono anoncis mararmean koalicion por gardi la Persan Golfon, al kiu aliĝis Aŭstralio, Barejno, Sauda Arabujo, Usono, Britujo kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

La ĉiujara kunveno de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj estas malfermonta hodiaŭ.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Iran's President Rouhani tells foreign powers to leave Persian Gulf, el anglaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).