La koronviruso COVID-19 konkeras Mezorienton

Ĵaŭdo, la 27-a de februaro 2020

Gazetarkonferenco en Irano

La 27-an de februaro la aŭtoritatoj de Irano informis pri 139 infektitoj kaj 19 mortintoj pro la nova koronviruso. Plejparto el ili okazis en la urbo Ĥomo aŭ trafis homojn, kiuj vizitis ĝin antaŭnelonge. El la novaj 34 infektiĝoj 16 okazis en Ĥomo, 9 en Tehrano, po 2 en la provincoj Alborzo, Gilano kaj Mazandarano. Neniu loĝloko, inkluzive Ĥomon, estas kvarantenita kaj la ministro pri sano Saeed Namaki nomis kvarantenon "malnova metodo". Li klarigis: "Ni plu malakceptas kvarantenadon de urboj, ĉar ni opinias ke la homoj estas sufiĉe kulturaj por deteni sin de vojaĝado el infektitaj urboj al aliaj lokoj".

Tamen Irano malpermesis ĉiujn publikajn kunvenojn kaj eniron de vojaĝantoj el Kuvajto kaj Barejno. Antaŭe jam estis malpermesita eniro el Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio, Tajlando, Singapuro kaj Italio. Ĉiuj lernejoj, universitatoj, kinejoj, kafejoj, kluboj kaj aliaj publikaj lokoj estas fermitaj ĝis la 7-a de marto. Teamoj de fakuloj agados ĉe enirejoj de iuj urboj por ekzameni sanstaton de homoj en suspektindaj kazoj. Ĉiuj suspektitoj estos kvarantenitaj por 14 tagoj. La aŭtoritatoj alvokis la civitanojn sin deteni de neurĝaj vojaĝoj.

La irana vic-miministro pri sano Iraĝ Harirĉi agnoskis publike ke li estas infektita je COVID-19. Li ektusis kaj ekŝvitis dum gazetara konferenco la 24-an de februaro kaj testis ekzamenita pozitive. Li estis izolinta sin mem kaj komencis kuracadon.

Parlamentano Mahmud Sadeghi, reprezentanta Tehranon, ankaŭ estis testita pozitive. Li informis pri tio en publika mesaĝo, en kiu li ankaŭ alvokis la aŭtoritatojn liberigi politikajn prizonulojn por eviti ilian infektiĝon kaj ebligi al ili pasigi la periodon de la epidemio kun iliaj familioj.

La ŝejĥo de Kataro Tamim bin Hamad Al Thani ordonis evakui ĉiujn civitanojn de sia lando kaj tiujn de Kuvajto el Irano. Oni ne planas kvaranteni ilin. Kuwait Airways sciigis ke baldaŭ ĝi sendos aviadilon ankaŭ al Milano (Italio) por evakui civitanojn de el tiu eŭropa lando, kie estas jam registritaj 400 infektiĝoj kaj 12 mortoj pro la nova viruso.

Kuvajto raportis pri 13 novaj infektiĝoj, do sume jam 25. Temas pri homoj, revenintaj el Irano. Barejno konfirmis la 26-an infektiĝon, tio estis virino reveninta el Irano.

Pakistano konfirmis du unuajn infektiĝojn. Unu paciento loĝas en la provinco Sindo, alia en Islamabado. Ambaŭ antaŭnelonge vojaĝis al Irano.

Libano konfirmis la duan infektiĝon. Temas pri virino, kiu antaŭsemajne vizitis Iranon kun religia grupo kaj nun estas kvarntenata en hospitalo en Bejruto.

Alĝerio konfirmis la unuan infektiĝon. 61-jara italo revenis la 17-an de februaro el Italio kaj nun estas kvarantenita en Uargla. Oni striktigas kontroladon de pasaĝeroj de aviadiloj venantaj el Italio.

Fontoj