La nombro da ĉiutagaj kazoj de la koronoviruso daŭre malkreskas

Ĵaŭdo, la 20-a de februaro 2020


Ruĝe: konfirmitaj kazoj
Blue: supozitaj kazoj

Ĉinio raportis la plej grandan malkreskon de novaj kazoj de la nova koronoviruso kiu mortigis pli ol 2 000 homojn sur la ĉeftero post la komenco de la disvastiĝo antaŭ pli ol du monatoj.

La Nacia Sanserva Komisiono diris ke oni konfirmis nur 394 novajn kazojn de COVID-19 (koronovirusa malsano 2019) merkredon, la 19-an de februaro, kompare kun 1 749 kazoj la antaŭan tagon, kio estas la plej granda malkresko ekde la pasinta monato. La sumo da mortintoj kreskis ĝis 2 118 kaj la sumo da konfirmitaj kazoj kreskis ĝis 74 576.

Kvankam la ĉinaj aŭtoritatoj strebas malhelpi la disvastiĝon de la nova koronoviruso, oni akre kritikis la sintenon de la registaro je la komenco de la epidemio, kio ebligis al la viruso firme establi sin en la loĝantaro. Je gravaj momentoj, la aŭtoritatoj preferis agi sekrete, ol malkaŝe alfronti la kreskantan krizon, por eviti publikan malkvietiĝon kaj politikan honton. Nuntempe la provinco Hubejo estas kvarantenita, la veturado eniranta kaj eliranta Uhanon kaj multajn aliajn urbojn estas preskaŭ tute haltigita.

La ŝipo Diamond Princess

Ekstere de la ĉina ĉeftero, almenaŭ 11 homoj pereis pro la viruso, laŭ raportoj, inkluzive de unu en Sud-Koreio, du en Irano, kaj 80-kelkjara paro veturinta sur la plezurkrozŝipo Diamond Princess, kiu estis kvarantenita ĉe la japana havenurbo Jokohamo de post sia alveno la 3-an de februaro. La japanaj sanoficialuloj ekkvarantenis la ŝipon kaj ĝiajn 3 700 pasaĝerojn post kiam unu pasaĝero, elŝipiĝinta en Hongkongo, estis diagnozita kiel infektita de la viruso. Sed tiu provo enteni la disvastiĝon rezultigis la malan efikon, ĉar 621 homoj estis infektitaj, kio estas la plej granda aro de konfirmitaj kazoj ekstere de Ĉinio. Ĉirkaŭ 600 pasaĝeroj estas elirontaj ĵaŭdon, unu tagon post la elŝipiĝo de 500 pasaĝeroj kies virusekzamenoj estas negativaj kaj kiuj elmontris neniajn simptomojn.

Pli ol 150 aŭstraliaj pasaĝeroj alvenis al Darvino frue ĵaŭdon post evakuo el Jokohamo. Tiu grupo estis tuj kvarantenita por 14 tagoj. Kanbero daŭrigis malpermeson al eksterlandanoj, kiuj vojaĝis al la ĉina ĉeftero, eniri en Aŭstralion ĝis la 29-a de februaro.

Malgraŭ la malkresko de la ĉiutagaj nombroj da konfirmitaj kazoj, la Monda Organizaĵo pri Sano avertis ĉi-semajne kontraŭ malstreĉigo kaj kontraŭ la kredo, ke pasis la plej malbona periodo. Ĝi diras ke ankoraŭ tro fruas por antaŭkoni precize kiamaniere evoluos la disvastiĝo.

Fontoj