La rusi-ukrainia milito estigas debatojn en Finnlando kaj Svedio pri rapida aniĝo al NATO

Vendredo, la 15-a de aprilo 2022

La finnlanda ĉefministro Sanna Marin
La svedia ĉefministro Magdalena Andersson


Malverŝajna antaŭ kelkaj monatoj, la anonco de la kandidateco de Finnlando por aliĝo al NATO povus okazi dum la frua estonteco. Ĉiukaze, tion anoncis merkrede ĝia ĉefministro Sanna Marin dum vizito al Svedio, ankaŭ lando kiu ne ekskludas baldaŭ aliĝon al la Atlantika Alianco. En komuna gazetarkonferenco, kun la svedia ĉefministro Magdalena Andersson, ŝi deklaris: "Estas malsamaj scenaroj, kiuj povus igi nin elekti ĉu aliĝi al NATO aŭ ne, kaj ni devas analizi ilin tre zorgeme. Sed mi opinias, ke tiu decidprocezo postulos nur kelkajn semajnojn." Simila starpunkto estis esprimita de Andersson, kiu asertis ke ŝi ne vidas "iun ajn kialon por prokrasti ĉi tiun decidon".

Grava ŝanĝiĝo de publikaj opiniojRedakti

"La neŭtraleco de Svedio estis multe pli parto de ĝia nacia identeco, dum la neŭtraleco de Finnlando estis pli pragmata kaj preskaŭ devigita al ĝi per la Interkonsento de Amikeco, Kunlaboro kaj Reciproka Asistado subskribita inter Finnlando kaj Sovetunio en 1948" asertis Alistair Shepherd, ĉefpreleganto pri eŭropa sekureco en Universitato de Aberystwyth (Kimrio). "Malnovaj opinienketoj en Finnlando trovis 53 procentojn favore al NATO-membreco kaj 41 procentoj en Svedio. Pli lastatempe tio plialtiĝis al pli ol 50 procentoj en favoro en Svedio (altiĝanta al 62 procentoj se ankaŭ Finnlando aliĝas). En Finnlando, 68 procentoj estas favoraj al aliĝo al NATO (altiĝanta al 77 procentoj se la registaro rekomendas tion)".

Kaj ĉi tiu nombro povus pliiĝi leginte registaran raporton pri la strategia kaj sekureca situacio en Finnlando publikigitan merkrede. "La raporto ne formale asertas, ke Finnlando devus aliĝi al NATO, sed tio klare elstaras inter la linioj", analizas Charly Salonius-Pasternak, esploristo ĉe la Finna Instituto pri Internaciaj Aferoj (IFIA). La raporto insistas pri tio, ke la sekureca situacio de la lando ŝanĝiĝis pro la lastatempaj klopodoj de Rusio, kun kiu ĝi kunhavas 1 300 kilometrojn da landlimo. Malgraŭ bona defendo — 280000 soldatoj kaj 900 000 rezervuloj — al Finnlando mankas protektasekuro, kiun laŭ la raporto, povus proponi la fama artikolo 5 de la Atlantika Alianco kaj ĝia principo de kolektiva defendo.

"La raporto ne prezentas alian eblon", precizigas Jyri Lavikainen, ankaŭ esploristo ĉe la IFIA. "La registaro konstatas, ke Rusio klopodas konstrui sian influkampon en Eŭropo per ĉiuj rimedoj, kaj NATO-membreco ŝajnas esti la sola ebla limo". Laŭ li, ĉi tio ankaŭ estas la kialo de la radikala ŝanĝiĝo de la publika opinio. "La finnoj ne ŝanĝis sian opinion pri Vladimir Putin, sed ili rimarkis, pro la invado de Ukrainio, ke Rusio pretas engaĝiĝi en grava milito por servi siajn interesojn".

Plie, pro la milito, Rusio perdis unu el la leviloj, kiuj tenis Finnlandon ekster la Atlantika Alianco. "Antaŭ la milito, ekonomia dependeco, precipe pro tergaso, estis la plej grava valoro de Rusio por malhelpi Finnlandon aliĝi al NATO", klarigas Jyri Lavikainen. Post la eŭropuniaj sankcioj, la serĉado de novaj interŝanĝoj, la foriro de finnaj firmaoj el Rusio, ĉio ĉi kolapsis.

Charly Salonius-Pasternak substrekas la ironion de la situacio, sciigante, ke la invado de Ukrainio estas parte kaŭzita de la deziro de Rusio eviti pligrandigon de la alianco: "Por granda strategiisto kiel Putin, tio ja estas unu el la plej grandaj fiaskoj iam ajn. Se ni aldonas al tio la okcidentan unuecon, kiun la invado vekas, la plifortigon de NATO aŭ eĉ la respondon de Eŭropa Unio kiel ento, ĉi tio estas preskaŭ Bingo-karto de ĉio, kion Rusio ne volis."

Venonta parlamenta debatoRedakti

La raporto estis sendita al la Finnlanda Parlamento kie debato pri membreco devas komenciĝi venontmerkredon. Debato, kies rezulto ne estas dubebla, ĉar jam skiziĝas plimulto favore al la membreco: cent deputitoj el 200 jam deklaris, ke ili estas favoraj kiam nur 12 kontraŭis. Laŭ fakuloj, tia konsento povus eĉ puŝi la registaron lanĉi la proceduron de aliĝo sen atendi la konkludojn de la diversaj parlamentaj komitatoj. Se Svedio sekvos la gvidon de Finnlando, la diplomatia pejzaĝo de norda Eŭropo povus ŝanĝiĝi draste.

Ilia kandidatiĝo povus esti akceptita post rekorde mallonga tempo, ĉar la du landoj jam partoprenas kiel observantoj en la militaj ekzercoj de NATO, kaj NATO jam signalis, ke ĝi bonvenigos la du landojn, ĉar ambaŭ havas fortajn akreditaĵojn pri jurŝtateco kaj aldonus armean forton al la Alianco.

Rusia reagoRedakti

 
Dimitrij Medvedev, vicprezidanto de la Rusia Sekureca Konsilio

Se Svedio kaj Finnlando aliĝus al NATO, tio signifus "nur kelkajn pliajn" kontraŭulojn por Rusio, deklaris la vicprezidanto de la Rusia Sekureca Konsilio Dmitrij Medvedev. Li ankaŭ deklaris ke Rusio "aktiviĝos" en la regiono de la Balta Maro, kaj ke en tiu situacio "ne plu eblas paroli pri la Balta Maro kiel sennuklearmila regiono".

FontojRedakti