Malaperinta flugo de AirAsia ne havis permeson flugi tiun tagon

   Mondo > Eŭrazio > Azio > Sud-Orienta Azio > Indonezio > Bangka-Belitungo > Belitungo >

Sabato, la 3-a de januaro 2015

La malaperinta flugo 8501 de Indonesia AirAsia, kiu kraŝis en la Java Maro post ekiro de Indonezio cele de Singapuro, ne havis permeson flugi tiun tagon, kiam ĝi kraŝis, malkaŝis BBC.

Laŭ tiu agentejo, citanta la ministron pri transporto de Indonezio, AirAsia havis permeson flugi tiun vojon nur lunde, marde, ĵaŭde kaj sabate, sed la flugo QZ8501 ekflugis je dimanĉo la 28-an de decembro.

La polemiko samtempas kun la tago, en kiu la serĉ-teamoj sukcesis trovi "du grandajn pecojn" de la aviadilo, funde de la Java Maro, maligitaj, kaj kun la plejmulto el la kadavroj ligitaj al seĝoj per la sekurecaj zonoj.

Ĝis nun estis kolektitaj sep kadavroj de la kraŝita flugo.

Rilataj novaĵoj

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Vuelo de Air Asia estrellado no tenía permiso de volar ese día, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).

(hispana)  «Avión de AirAsia habría despegado sin licencia» – El Universo, 02-01-2015 (arkivita [ ]) (hispana)  «AirAsia violó permisos de vuelo el día del accidente”.» – Univisión, 02-01-2015 (arkivita [ ])


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:   Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo