Malfortiĝis la revoj de la kurdoj pri memdispono

Ĵaŭdo, la 24-a de oktobro 2019

Kurdaj militistoj staras atentaj ĉe kunveno subtenante la kurdajn militfortojn. Al-Kamiŝli, Sirio

Merkredon, la 23-an de oktrobro, priplora kanto aŭdiĝis sur la stratoj de Al-Kamiŝli, Sirio, dum ĉirkaŭ cent homoj manifestaciis por subteni la kurdajn militfortojn en nordorienta Sirio.

La batalado portempe ĉesis laŭlonge de la landlimo kun Turkio, sed malfacilas konsideri kio okazos en la estonteco.

«Batalantoj, venĝu la matrojn kiuj perdis siajn filojn», kantis vira voĉo kurdalingve, antaŭ ol unu organizinto enmanigis la mikrofonon por anonci la funebraĵojn la sekvontan tagon.

Ĵaŭdon nokte, la kvintaga batalpaŭzo inter Turkio kaj la kurdaj fortoj finiĝis per interkonsento inter Turkio kaj Rusio, kondiĉe ke la ĉefa kurda militforto, la YPG, eltiru ĉiujn militistojn kaj armilojn 30 km for de la turkia landlimo. Siriaj-registaraj kaj rusiaj militistoj jam estas movantaj tra tiu landoparto, kiu antaŭe estis parte aŭtonoma, regata de la kurdoj ekde 2011.

Abdulwakeel, 51-jaraĝa masonisto, diras ke la revo pri memdispona kurda ŝtato mortis inter la lastatempaj bataloj. Dirik, Sirio

«Ni revis pri lando kie ĉiuj povus kune vivi kiel fratoj», diris Abdulwakeel, 51-jaraĝa masonisto, klinante sin super sia motorciklo. «Tiu revo malaperis.»

Tamen, ĉe la kunveno, iuj sekurecoficistoj montris stoikan optimismon dum unu raportisto priskribis la eventon kiel malvenkengon.

Haval Helin, 34-jaraĝa, diras ke iliaj militistoj neniam rezignos, malgraŭ la lastatempaj perdoj

«Ni estas la mastroj de tiu ĉi landoparto», diris Haval Heline, 34-jaraĝa militistino. «Ni batalos por ĝi ĝis nia lasta sangoguto.»

Sur la apuda stratobordo, Lajla, la 40-jaraĝa patrino de tri infanoj, diris ke por ŝi la estonteco estas tute neklara. La kurdaj militfortoj ne povas venki Turkion, Rusion kaj la sirian registaron. Plue, ŝi ne povas imagi kia estos la vivo se Damasko transprenos la lokan regadon, subtenita de Rusio.

En 2018, Lajla kaj ŝia familio fuĝis el la urbo Afrin kiam siriaj batalantoj subtenitaj de Turkio okupis ĝin, ĝis tiam regatan de la kurdoj. Kiel multaj kurdoj, ŝi diras ke la siria registaro estas malpli terura al ŝi ol Turkio aŭ ĝiaj prokuroj. Kiel kvazaŭ ĉiuj aliaj kurdoj, ŝi kulpigas Usonon pri la perdoj de vivoj, de domoj kaj de kurda memdispono dum la du pasintaj semajnoj. La batalado komenciĝis kiam la usona prezidanto Donald Trump subite anoncis ke li estis eltironta la usonajn militistojn malpli ol du monatojn post kiam Usono promesis patroli liberan spacon inter la malamikaj militfortoj. «Ni neniam kredis ke Usono estus forlasonta nin», diris Lajla. «Ili perfidis nin.»

Ĉirkaŭ unu horon post la interparolado kun Lajla, aŭto-bombo eksplodis en apuda kvartalo, kion oni opinias esti atako de teroristoj de la Islama Ŝtato. Ekde tiam, kiam Turkio komencis sian militoperacion, kelke da batalantoj liberiĝis el malliberejoj dum iliaj familioj tumultadis en tendaroj. La kurdaj militfortoj atentigis, ke ili bezonas internacian subtenon por regi la tendarojn kaj malliberejojn kie loĝas dekmiloj da batalantoj kaj iliaj familioj. «Se la kondiĉoj malpliboniĝos ekstere, oni ne povos ilin haltigi», diris Lajla Rezgar, en at-Hol, rifuĝinta tendaro kie troviĝas 71 mil homoj, plejparte virinoj kaj infanoj, familianaj de la batalantoj de la Islama Ŝtato.

Fontoj