Manifestacioj en Kubo: unu mortinto kaj 100 homoj malliberigitaj

Merkredo, la 14-a de julio 2021

Kubaj manifestaciantoj la 11-an de julio 2021

La kuba registaro anoncis, mardon la 13-an de julio, ke unu homo mortis dum kontraŭ-registaraj manifestacioj, dum grupoj de aktivuloj diris ke la aŭtoritatoj malliberigis pli ol 100 homojn. La registaro diris ke 36-jara viro Diubis Laurencio Tejeda pereis lunde dum konfrontiĝo inter manifestaciantoj kaj policistoj en Arroyo Naranjo, urboranda municipo de Havano.

La kuba ĉefurbo havis imponan polican ĉeeston marde, du tagojn post kiam manifestaciantoj tie kaj en aliaj landopartoj efektivigs la plej vastajn kontraŭ-registarajn manifestaciojn de lastaj jardekoj. La manifestaciantoj esprimis sian koleron pro mankoj de nutraĵo, altaj prezoj, ofta malfunkciiĝo de elektroprovizado kaj la neefika reago de la registara al la kronvirusa pandemio.

La kuba ŝtata komunikilo diris ke la antaŭa estro Raúl Castro renkontiĝis dimanĉe kun la prezidanto Miguel Díaz-Canel kaj la cetera estraro de la Komunista Partio por pridiskuti la manifestaciojn. Dimanĉe la prezidanto parolis kun la manifestaciantoj en la provinco Mayabeque kaj lunde kun la ministraro, kaj alparolis la nacion per la televido por klarigi al la popolo pri la komplika situacio kiun trafis la lando.

Díaz-Canel kaj aliaj oficialuloj kulpigis kub-usonanojn aktivajn en la sociaj retoj pri tiuj tumultoj kaj la plurjardekajn {{w|Usona embargo kontraŭ Kubo|sankciojn de la usona registaro]]. Sankcioj kaj limigoj [[Donald Trump starigis novajn sankciojn kontraŭ Kubo|truditaj de la antaŭa usona prezidanto}} Donald Trump kaj malkresko de turismo pro la pandemio pliigis la premon sur la kuban ekonomion dum la lastaj jaroj. La ŝtatestro malakceptis la agojn de tiuj, kiuj instigas provokojn por malstabiligi la internan ordon en la lando. "Ni alvokas la homojn ne alfronti la homojn, sed ni alvokas la homojn defendi sian Revolucion", diris Díaz-Canel.

La proparolanto de la usona ministerio pri eksteraj aferoj Ned Price diris ĉe gazetara konferenco marde ke la manifestaciantoj "starigas sin kontraŭ la aŭtoritatema regimo de Kubo". Iliajn bazajn bezonojn oni ne provizas kaj iliaj fortoj estas kompreneble elĉerpitaj", diris Price.

La firmao pri monitorado de la interreto NetBlocks diris ke la kuba registaro limigis la aliron al pluraj tujmesaĝiloj kaj sociaj retoj, inkluzive de Facebook kaj WhatsApp. La kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodriguez malkonfirmis ke la registaro malfunkciigas la retan aliron. "Ni spertas problemojn pri elektro. Ni spertas komunikajn problemojn; problemojn pri konektado", diris Rodriguez. "Krome estas vere, ke ni estas en komplika situacio, ke estis manko de elektro ĉi tiujn lastajn tagojn, kio ankaŭ influas la funkciadon de la nodoj de telekomunikilaj serviloj". Price diris ke Usono alvokas Kubon malfermi "ĉiujn komunikilojn". "Malfunkciigi teknologion, malfunkciigi informovojojn, tio faras nenion por respondi la legitimajn bezonojn kaj aspirojn de la kuba popolo", li diris.

Usono ankaŭ malrekomendas ke kubanoj provu forlasi tiun insulan landon ŝipe por atingi la usonan marbordon.

"Kiu ajn migranto kaptita en la maro, senkonsidere de sia nacieco, ne ricevos la permeson eniri Usonon", diris la sekretario pri interna sekureco Alejandro Majorkas al ĵurnalistoj marde. "Tiu risko ne valoras la penon". Majorkas diris ke ĝis nun estas neniu informo pri kresko de provoj migri per la maro de Kubo al Usono.

Fontoj redakti