Mozilaj sekureldonoj: SM 2.0.7; Tb 3.0.7, 3.1.3; Fv 3.5.12, 3.6.9

Merkredo, la 8-a de septembro 2010

Hieraŭ Mozilo faris kvin sekurig-stabiligajn eldonojn de siaj programoj:

Retejestrojn povas interesi tio, ke, krom pluraj korektoj, en Firefox 3.6.9 kaj (se kredi la korektoliston) Thunderbird 3.1.3 aldoniĝis subteno de la enkadrig-limiga respondvariablo (response header) "X-FRAME-OPTIONS". La valoro "DENY" signifas ke neniu ajn paĝaro rajtu enkadrigi la objekton, dum la valoro "SAMEORIGIN" signifas, ke nur samdevenaj kadroj rajtas ĝin enhavi. Tion jam subtenis Internet Explorer, Safari kaj verŝajne ankaŭ Chrome.[1]

Referencoj

Fontoj