Nauro kaj Kiribato interkonsentis pri aviada agado

Merkredo, la 5-a de februaro 2025

Aviadilo de Air Kiribati

La 1-an de februaro 2025 registaroj de Nauro kaj Kiribato oficialigis interkonsenton por plifortigi interlandan aviadilan interligon.

Laŭ deklaro de registaro de Nauro la prezidantoj de ambaŭ mikroneziaj landoj subskribis la memorandon pri kunagado.

La dokumento, nomita «signifa mejloŝtono», celas plibonigi la aviadsektoron per informinterŝanĝo, vastigitaj transportservoj, kaj pli bona sekureco kaj infrastrukturo por civitanoj de ambaŭ ŝtatoj.

La antaŭdiskutoj trapasis dum januaro de 2025. La preparon partoprenis Nauru Air Corporation kaj la Transporta Ministerio de Kiribato.

Prezidanto de Nauro David Adeang kaj prezidanto de Kiribato Taneti Maamau atestis la decidon kiel ago por plifortigo de duflankaj rilatoj.

Fontoj

redakti


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo